Vítkovice (distrikto Semily)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Semily
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vítkovice

Vítkovice, ankaŭ Vítkovice v Krkonoších (germane Witkowitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec laŭlonge laŭ valo de rivero Jizerka. Vivas ĉi tie 367 loĝantoj (2023).

Vítkovice
germane Witkowitz
municipo
Vido al Vítkovice de Benecko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vítkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Jilemnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Gigantmontaro
Situo Vítkovice
 - alteco 683 m s. m.
 - koordinatoj 50° 40′ 45″ N 15° 31′ 53″ O / 50.67917 °N, 15.53139 °O / 50.67917; 15.53139 (mapo)
Katastro 31,96 km² (3 196 ha) Vítkovice v Krkonoších
Loĝantaro 367 (2023)
Denseco 11,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1606
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 512 38
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 577669
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vítkovice (Semily District)
Retpaĝo: www.vitkovicevkrk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rokytnice nad Jizerou, Benecko, Jablonec nad Jizerou, Jestřabí v Krkonoších, Vrchlabí kaj Špindlerův Mlýn.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1606. En la jaroj 1938–1945 apartenis plejparte germanlingva Vítkovice al Nazia Germanio. Post la dua mondmilito ĉi tie okazis ellandigo de la devena germana loĝantaro kaj okazis kompleta ŝanĝo de la loĝantaro. Ekde tiu tempo ĉi tieaj montaraj budoj servas plejparte al refreŝigejaj celoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 125
18802 008
18901 798
19001 753
19101 606
19211 423
JaroLoĝantoj
19301 290
1950805
1961366
1970302
1980337
1991392
JaroLoĝantoj
2001392
2014434
2016411
2017410
2018391
2019386
JaroLoĝantoj
2020386
2021345
2022340
2023367

La teritorio kaj situo redakti

 
Deklivo en supra parto de la municipo
 
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo

La municipo estas kreata de unu katastra teritorio (Vítkovice v Krkonoších) kaj ĝi ne membriĝas en lokajn partojn. La propra vilaĝo Vítkovice situas apud ŝoseo II/294 en sudokcidenta parto de la katastra teritorio, kies okcidenta parto portas nomon Horní Vítkovice, pluaj lokoj (plimulte domaroj kun disigita loĝigo) portas nomojn Levínek, Zákoutí, Janova Hora, Mevaldův Vrch, Skelné Hutě, Třídomí, Dolní Mísečky kaj Horní Mísečky. En la katastran teritorion falas ankaŭ ŝoseo daŭriganta el Horní Mísečky al Budo de Vrbata.

La katastra teritorio de la municipo najbaras okcidente kun teritorioj de urboj Rokytnice nad Jizerou (k. t. Rokytno v Krkonoších kaj Františkov v Krkonoších) kaj Jablonec nad Jizerou (k. t. Horní Dušnice), sude kun teritorioj de municipoj Jestřabí v Krkonoších (k. t. Jestřabí v Krkonoších, Roudnice v Krkonoších kaj Křížlice) kaj Benecko (k. t. Horní Štěpanice kaj Benecko), orinte kun teritorioj de urboj Vrchlabí (k. t. Hořejší Vrchlabí) kaj Špindlerův Mlýn (k. t. Labská kaj Bedřichov v Krkonoších).

Skicentrejoj redakti

Tri skitelferoj troviĝas sude de la propra vilaĝo Vítkovice. Pluaj du telferoj estas en regiono de monto Janova hora. Unu telfero estas en Dolní Mísečky. Proksimume tri mallongaj telferoj estas en Horní Mísečky. Sed pli longa telfero de Horní Mísečky al Medvědín situas jam la tuta sur teritorio de urbo Špindlerův Mlýn.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka meze de la vilaĝo

Pluaj fotoj redakti