Viktor Aroloviĉ

(Alidirektita el V.S.Aroloviĉ)

Viktoro (Viktor Semjonoviĉ) AROLOVIĈ (ruse Виктор Семёнович Аролович; naskiĝis en 1946) estas rusia (antaŭe sovetia) esperantisto.

Viktor Semjonoviĉ Aroloviĉ

fama sovetia kaj rusia esperantisto,

prezidinto de SEJM, SEU kaj REU

Persona informo
Naskiĝo 9-a de marto 1946
en Rigo, Soveta Unio
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo esperantisto • matematikisto • mensludisto • redaktisto • tradukisto
vdr

Profesie li estas doktoro pri matematiko, gvida scienca redaktoro en la eldonejo "FIZMATLIT".

Li eklernis Esperanton en 1966 kaj iĝis unu el la plej aktivaj esperantistoj en Sovetio kaj Rusio dum la lastaj tri jardekoj de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento. En diversaj tempoj li estis: prezidanto de SEJM, redaktoro de SEJM-informilo Aktuale; estrarano, komisionestro de ASE kaj redakciano de Informa bulteno de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj; prezidanto de SEU (la lasta) kaj REU (la unua); ano de la Komitato de UEA. Vicdelegito de UEA en Moskvo.

Li redaktis plurajn librojn, i.a. Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso. (en la rusa lingvo) kaj Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker, Dek tagoj de kapitano Postnikov de Mikaelo Bronŝtejn, Rusa-Esperanta biblia frazaro de Aleksandr Ŝevĉenko, Sciencisto, esperantisto, patro: Eŭgeno Bokarjov de Antonina Bokarjova, Intelektaj amuzoj de Tatjana Auderskaja. Tradukis kaj redaktis multe da politikaj broŝuroj. Kuntradukis en la rusan lingvon la libron La danĝera lingvo de Ulrich Lins. Kontribuis al la beletraj almanakoj Moskvaj sonoriloj kaj El ombro. Kunredaktis REGo-n (Rusia Esperanto-Gazeto).

Aktiva partopreninto de multegaj sovetiaj kaj rusiaj Esperanto-tendaroj, kongresoj, regionaj renkontiĝoj kaj aliaj aranĝoj, li kunorganizis i.a. SEJT-14 (1972), OkSEJT-23 (1981) kaj la lastan, 12-an Konferencon de SEJM (1978). Aŭtoro de multaj artikoloj pri movadaj aktualaĵoj, Esperanto-historio kaj esperantologio, tradukinto de pluraj popularaj rusaj kantoj. Elpensinto de 37-litera ĉiuliteraĵo.

En 2016 liaj rememoroj "Duonjarcento en Esperantujo" aperis en sinsekvaj numeroj de REGo: 1 (92), 1–26; 2 (93), 1–19; 3–4 (94–95), 1–39.

Krom Esperanto, lia grava ŝatokupo estas intelektaj ludoj, precipe "Propra ludo" kaj "Kio? Kie? Kiam?". En kelkaj intelektludaj turniroj (teamaj kaj individuaj) li estis ĉampiono aŭ laŭreato.

Citaĵo redakti

 
 Jen estas Viktoro, amiko sincera,
Li suĉis la mamon dum SEJM-a apero,
Sed kreskis rapide, ĉar havis racion:
Prezidis, redaktis, eĉ gvidis sekcion... 
— el kanto de Mikaelo Bronŝtejn