VAL 206

Vehiklo aŭtomata leĝera

VAL 206 estas la unua generacio de VAL de Matra Transport (kiu iĝis Siemens Transportation Systems en novembro 2001) kaj CIMT (Alstom). Ĝi estas plene aŭtomata metroo. Ĝi estas ekipita per pneŭmatikaj radoj, kiuj faciligas ĝian adheron, utila sur linioj kun proksimaj haltejoj postulantaj bonan akcelon kaj bremsadon.

VAL 206
rolling stock class

VAL 206 de Metroo de Tuluzo

VAL 206 de Metroo de Tuluzo
Nomo kaj tipo
Tipo VAL
Servado
Fervoja operatoro Metroo de Lillo
Metroo de Tuluzo
Orlyval
Nombro de servantaj trajnoj 119
Produktado
Produktisto Siemens Mobility, CIMT (Alstom)
Nombro de konstruitaj trajnoj 120
Formacio 2
Konstrujaroj 1983 - 1993
Trajtoj
Longeco 26 m
Larĝeco 2,06 m
Alteco 3,25 m
Pordoj 12
Maksimuma rapido 80 km/h
Pezo 30,5 t
Kapacito 160
Elirpovumo 480 kW
Ŝpuro 1620 mm
Kurenta sistemo 750 V
vdr

La numero 206 signifas, ke la larĝo de veturilo estas 206 cm (aŭ 2,06 m).

Ĉiu trajno konsistas el du veturiloj kun neniu pasejo inter ambaŭ. Ne estas stirejo ĉar ne estas stiristo, do pasaĝeroj povas vidi antaŭ la metroo. Tamen, malgranda manstira aparato ĉeestas ĉe la antaŭo de ĉiu trajno, kaŝita per ŝlosita kofro.

Ĝia plua evoluo estas VAL 208.


Interno de VAL 206 sur la linio Orlyval

Vidu ankaŭ

redakti