VEB Elektrotechnik Oberweimar
Je Oberweimar (Germanujo) troviĝas ankoraŭ ruina konstrukomplekso, nome de la iama elektroteknika kaj popolproprieta entrepreno VEB Elektrotechnik Oberweimar (EOW). Adreso ĝia estas Steinbrückenweg 5/7.[1] Punlaboristojn tie labori perfortis la nazioj. Ene de la televida ZDF-serio (n-ro VI) Böse Bauten ĉi fifakto estis temigata. La komentadon de nia objekto transprenis tiam la historiisto Marc Bartuschka.[2] Pli ol cento da trudlaboristoj loĝis tie internigate, ĉefe militkaptitoj el la Franca Armeo, sed ankaŭ (inter 1942 kaj 1944) sovetianoj. Ĉu tio eĉ ĝis 1945 daŭris ne estas klare.[3] Tamen konservado vera el historia vidpunkto ne estas planata, sed renaturigo por krei ripozuman areon.[4] Kritikatas forigo de aŭtentika loko la naziajn krimojn atestanta.[5][6]
Dum GDR-tempo la entrepreno estis parto de la kombinato VEB Keramische Werke Hermsdorf (KWH), en Hermsdorf. Treuhandanstalt ĉesigis la tuton en 1992.[7]
Eksteraj ligiloj
redakti- "100 Jahre Oberweimar-Ehringsdorf" (centa datreveno fondiĝa de Oberweimar-Ehringsdorf)
Notoj
redakti- ↑ listo de kombinatoj vajmaraj
- ↑ "Böse Bauten VI: Hitlers Architektur – Von Weimar bis zum Krieg" - ĉe: ZDF, 24.8.2020.
- ↑ Romina Zarie: "Alte Fabrik soll abgerissen werden, doch der Ort hat eine schaurige Geschichte" - ĉe: thueringen24.de, 17.4.2023
- ↑ "EOW-Gelände: Informationen zur Renaturierung des EOW-Geländes zwischen Goethepark und Belvedere"
- ↑ "Geplanter Abriss des EOW in Weimar lässt Teil der NS-Geschichte verschwinden" - ĉe: MDR, 5.4.2023
- ↑ "Historiker äußert Bedenken zum EOW-Abriss" - ĉe: radiolotte.de
- ↑ "EOW-Vision 1992"