VLC Media Player

(Alidirektita el VLC media player)

VLC Media Player (“plurmedia ludilo VLC”) estas libera plurmedia legilo. Ĝi estas la ĉefa programaro de la projekto VideoLAN.

VLC media player

Aŭtoro VideoLAN
Lasta stabila versio 3.0.12
(12-a de januaro 2021)
Operaciumo Plursistema
Programlingvo C, C++, Objective-C
Lingvo(j) Plurlingva
Programtipo Plurmedia legilo
Permesilo GPL (libera programaro)
Retejo www.videolan.org
vdr

Temas pri videolegilo vere plurcela, kiu kapablas legi tre diversajn aŭdformatojn kaj videoformatojn (MPEG-1/2/4, AVI, Vorbis, Ogg Theora, MPEG Audio, MP3…) sen eksteraj kodeksoj. Krom la dosieroj, ĝi ankaŭ povas legi la lumdiskegojn (DVD), la aŭdlumdiskojn, la videolumdiskojn, retfluojn (TTT-radion kaj TTT-televidon, plurdissendajn fluojn UDP, realtempajn fluojn RTP/RTSP), ek de kodilaj kartoj aŭ akirilaj kartoj, sub Vindozo same kiel sub GNU/Linukso, kaj ek de satelitkartoj (nur sub Linukso).

VLC iĝis referenca plurmedia legilo pro sia fortikeco, kiun demonstras sia granda kapableco por legi video-dosierojn dum ilia elŝutado enkadre de samtavola komunikado P2P (kiel sur eMuleKazaa).

Plie, VLC estas programaro, kiu kapablas dissendi sur reton aŭ sekurkopii fluojn. Vi tiamaniere povas ĝin uzi por dissendi laŭ la protokoloj HTTP, [[UDP], ... etc.

VLC komplete kongruas kun la protokolo IPv6.

Tiu dissendofunkciaro inkludas ankaŭ sistemon por transkodi la fluojn, kiu permesas, ekzemple, dissendi lumdiskegon samtempe kodatan al DivX se la reto ne akceptas la fluon de lumdiskego. Kun VLC, kio legeblas, tio dissendeblas kaj transkodeblas.

Krome, VLC estas plurplatforma programaro, funkcianta sub Vindozo, Mac OS X, GNU/Linukso, BSD, multaj Uniksaj sistemoj, sub la Linuksaj Familiar kaj Zaurus (Linukso por poŝkomputilo). Aldonota estos versio, nun pretigata, por PocketPC (poŝkomputilo sub Vindozo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti