Komsomolo

(Alidirektita el VLKSM)

Komsomolo (ruse Комсомол) estis ŝtata komunisma junulara organizaĵo en iama Sovetunio. La organiza nomo estis akronimo por "Всесоюзный ленинский коммунистический союз молодёжи" (Vseojusni Leninski Komunistitŝeski Sojus Molodjoŝi), do "Tutsovetunia leninisma komunisma unio junulara", mallongigite "ВЛКСМ".

Komsomolo
Всесоюзный ленинский коммунистический союз молодёжи
emblemo
young communist league
Komenco 29-a de oktobro 1918 vd
Fino 28-a de septembro 1991 vd
Lando(j) Sovetunio vd
Sidejo Moskvo
Ideologio

Marksismo-leninismokomunismo

Ĉefestro(j) Yefim Tsetlin • Oskar Ryvkin vd
vdr
membropinglo de la organizaĵo kun la mallongigo "ВЛКСМ"
sovetunia poŝtmarko pri Komsomolo el la jaro 1966

La sovetunia amasmembra organizaĵo fondiĝis la 29-an de oktobro 1918 kaj tuj post la fondo havis 22.000 membrojn. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj proksimume 40 milionoj da homoj en aĝo inter 14 kaj 28 jaroj estis komsomolanoj, kvankam la funkciuloj de la organizaĵo, la tiel nomataj "aktivistoj", plejparte estis signife pli aĝaj.

Post la malsukcesa puĉo de konservativaj komunismaj armeanoj kontraŭ Miĥailo Gorbaĉovo la 19-an de aŭgusto 1991 la organizaĵo malpermesiĝis.

La plej grandaj kampanjoj de Komsomolo redakti

Vidu ankaŭ redakti