VoKo

(Alidirektita el VOK)

VoKo estas malgranda Esperanto-eldonejo, kiu aperigas du serietojn, precipe kun malgrandaj broŝuroj. Komence ili aperis en Vlaardingen, poste en Breda kaj Zwolle, nun en Rijswijk (Nederlando). Eldonas ĉi tion Gerrit Berveling.

Serieto “Voĉoj Kristanaj” redakti

  • 1 Evangelio laŭ Petro & La Morto de Jesuo kaj kio poste? (apokrifa el la Greka; kun akompana eseo)
  • 2 TertulianoApologio (el la Latina, 197 p.Kr.)
  • 3 Sin-konservo (pri kristanismo kaj nukleaj armiloj; el la Nederlanda)
  • 4 Al Diogneto (el la Greka; fru-kristana apologieto)
  • 5 Kenneth TwinnUnitariismo (originale en Esperanto)
  • 6 (ne aperis)
  • 7 Gerrit Berveling – Dio, Kristanismo, Aliaj Religioj (el la Nederlanda)
  • 8 Evangelio laŭ Maria Magdalena (apokrifa; kun eseo)
  • 9 Jam Temp’ Está!; la “Kairos-dokumento” de sud-afrikaj kristanoj (pri ras-apartigo; el la Nederlanda)
  • 10 Beatrijs (mezepoka Maria-legendo; el la Nederlanda)
  • 11 Isai Sumber – Kie oni trovas tion en la Korano? (eta konkordanco)
  • 12 Tertuliano – Kuraĝigo por la Martiroj (el la Latina)
  • 13 Kantu al la Eternulo (ĉefe el-ĉeĥaj kristanaj himnoj)
  • 14 De Goeij – La virino en la Judismo (el la Nederlanda)
  • 15 SeKELIpoetas (poezio originala el la rondo de K.E.L.I.)
  • 16 Francisko de AsizoKantiko de l’ Kreitaĵoj (dulingva)
  • 17 Ekumena Jardeko de Eklezioj en Solidareco kun Virinoj
  • 18 Jan HusDefendo de la libro pri la Triunuo (el la Latina)
  • 19 La Remonstranta Frataro (informilo pri liberala eklezio)
  • 20 De Wert – Interveno ĉe la generado (etika studaĵo pri artefarita gravedigo kaj rilataj temoj; el la Nederlanda)
  • 21 La Praevangelio laŭ Jakobo (apokrifa; el la Greka)
  • 22 La Evangelio Kopta laŭ Tomaso (apokrifa)
  • 23 HadewijchPer Amo al Amo (trad. Wouter F. Pilger el la Nederlanda)
  • 24 La Pasiono de Perpetua kaj Feliĉita (el la Latina)
  • 25 CiprianoLa Unueco de la Katolika Eklezio (el la Latina)
  • 26 La Duakanonaj Libroj, volumo 3 (el Greka kaj Latina)
  • 27 Al la Hebreoj (el la Greka)
  • 28 Flanke je Jesuo; La Nova Testamento, volumo 3 (el la Greka)
  • 29 Erasmo - Antaŭparoloj al la Nova Testamento (el la Latina)
  • 30 Benedikto - La regulo (el la Latina)

Serieto “VoKo-numeroj” redakti

  • 1 Gerrit Berveling – Vi kion legus tie ĉi? (poemareto)
  • 2 Gerrit Berveling – Tri ‘stas tro (poemciklo); dua eldono ĉe FONTO.
  • 3 (ne aperis)
  • 4 LukianoLukio aŭ Azeno (romaneto, el la Greka); dua eldono ĉe FONTO.
  • 5 Gerrit Berveling – Trifolio (poemetoj trilingve, Latine, Nederlande kaj Esperante)
  • 6 La Fragmentoj de Heraklito (el la Greka)
  • 7 SenekoApokolokintozo de l’ Dia Klaŭdio (el la Latina)
  • 8 Seneko – Konsolo al sia patrino Helvia (el la Latina)
  • 9 HoracioRomaj Odoj (el la Latina); nun en Antologio Latina, ĉe FONTO.
  • 10 KatuloAmo malamo (el la Latina); nun en Antologio Latina, ĉe FONTO.
  • 11 Seneko – Pri feliĉa vivado (trad. István Ertl el la Latina)
  • 12 Zofia Banet-FornalowaAntoni Grabowski (originala eseo)
  • 13 Lu JixinInvit’ al Ĉinesko (originala poezio)
  • 14 MarcialoDa mav’ estos neniam sat! (el la Latina)
  • 15 Freya Berveling – Poemoj / Gedichten (dulingve)
  • 16 El tiom da jarcentoj (poemoj el la Latina)
  • 17 Marko Tulio CiceronoLa Sonĝo de Skipiono (trad. Hjalmar Johannes Runeberg kaj trad. Gerrit Berveling el la Latina) ; nun en Antologio Latina, ĉe FONTO.
  • 18 TibuloElegioj (el la Latina)
  • 19 Gerrit Berveling – La unuaj 25 jaroj en mia memoro
  • 20 Gerrit Berveling – De duopo al kvaropo
  • 21 Gerrit Berveling – Streĉitaj koroj
  • 22 Lukiano – Veraj Rakontoj (el la Greka)
  • 23 Gerrit Berveling – Odoj & aliaj poemoj
  • 24 Louis CouperusFatalo (el la Nederlanda)
  • 25 Stephan LangLa Transilvania Nupto (el la Nederlanda)
  • 26 Elio Lampridio – La Vivo de Elegabal (el la Latina)
  • 27 Karlo kaj Elegasto (el Mezepoka Nederlanda trad. Pieter-Jan Doumen)
  • 28 Hella S. HaasseUrug (el la Nederlanda)
  • 29 Gerrit Berveling – Kiu ĉi mi?
  • 30 Madzy van der Kooij – Kaj jen mi!
  • Pluraj titoloj estas elĉerpitaj; novaj en preparo