Kansas vom Elsass

(Alidirektita el VOM)

La vera nomo de Kansas of Elsass estas Christian Gyss kiu estas alzaca artisto kaj komikulo konata ekde majo 2003, okaze de la eldoniĝo de Rambo vom Elsass. (Rambo el Alzaco). Temas pri eltiraĵo el la filmo Rambo kies sonbendo estis tute ree surbendigita de Kansas en la alzaca kaj kun humuro. Post la grandega sukceso kiun havis tiu video kiu elŝuteblas senpage el lia retejo, li surbendigis aliajn komikajn videojn laŭ la sama principo en alzac-lingva versio kaj antaŭfilmojn por sia grupo kies li estas la kantisto. La plej konata video far de li estas Matrix en VO, varba fulmofilmo de la filmo Matrix sed laŭvole dublita en la alzaca.

Kansas vom Elsass
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1961 (1961-04-19) (62-jaraĝa)
Lingvoj francaalzaca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo artistokantisto
vdr

Tiuj videoj konkretiĝis en aprilo 2004 per eldoniĝo de KD kaj la 2an de aprilo 2005 per koncerto en La laiterie (koncertejo de Strasburgo) kun lia muzikgrupo la « Gang ». La KD estis unu el la plej bone vendata dum pluraj monatoj ĉe la alzacaj KD-vendejoj.

Fine, de decembro 2004, Kansas eldonas ĉiumonate humoran videan pecon pri diversaj alzacaj kuriozaĵoj.

Multe konata kaj aprezata en Alzaco, lia konateco komencas elregioniĝi.

Eksteraj ligiloj redakti