"Va, pensiero", konata ankaŭ kiel la "Ĥoro de la judaj sklavoj", estas ĥoro el la tria akto de la opero Nabucco (1842) de Giuseppe Verdi, laŭ libreto de Temistocle Solera, inspirita de la Psalmo 137a. Ĝi rerakontas la historion de judaj ekzilitoj en Babilono post la perdo de la Templo de Salomono en Jerusalemo. La opero per sia povega ĥoro establis Verdi kiel elstaran operkomponiston en 19a-jarcenta Italio. La tuta incipit estas "Va, pensiero, sull'ali dorate", kun signifo "Flugu, pensaro, per oraj flugiloj" (notu ke la unua vorto estas en moderna literumado kiel Va, kun apostrofo, sed tiu forestas en la libreto.)

Va, pensiero
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1842
vdr
Melodio kaj unua verso de "Va, pensiero"

Libretto redakti

Itale originale
Traduko en Esperanton

Va, pensiero, sull'ali dorate;
va, ti posa sui clivi, sui colli,
ove olezzano tepide e molli
l'aure dolci del suolo natal!

Del Giordano le rive saluta,
di Sionne le torri atterrate...
O, mia patria, sì bella e perduta!
O, membranza, sì cara e fatal!

Arpa d'or dei fatidici vati,
perché muta dal salice pendi?
Le memorie nel petto raccendi,
ci favella del tempo che fu!

O simile di Sòlima ai fati
traggi un suono di crudo lamento,
o t'ispiri il Signore un concento
che ne infonda al patire virtù.

Flugu, pensaro, per oraj flugiloj;
iru, surteriĝu sur montetoj,
kie, mildaj, dolĉaj aeroj
de nia indiĝena tero bonodoras!

Salutu la bordojn de la Jordano
kaj la falintajn turojn de Ciono...
Ho, mia lando, tiom bela kaj perdita!
Ho, memoro, tiom kara kaj fatala!

Ora harpo de profetoj,
kial mute pendas el la saliko?
La memoroj en la brusto reŝaltu,
kaj parolu al ni pri la pasintaj tempoj!

Simile al la fatalo de Jerusalemo,
plendu, ploru kaj veu,
aŭ eble la Sinjoro inspiru al vi harmonion de voĉoj
kiu povu havigi virton al suferado.

Referencoj redakti

Notoj

Ĉefaj fontoj

  • Gossett, Philip, in Victoria Johnson, Jane F. Fulcher, kaj Thomas Ertman,(Eld.), “Le ‘edizioni distrutte’ e il significato dei cori operistici nel Risorgimento”, Saggiatore musicale, 12 (2005). [English translation, "Edizioni distrutte and the Significance of Operatic Choruses during the Risorgimento" Opera and Society in Italy and France from Monteverdi to Bourdieu, Cambridge: Cambridge University Press, 2007. ISBN 0-521-12420-4 ISBN 0-521-12420-4
  • Parker, Roger, "Verdi and Milan", prelego pri Verdi, inklude detalojn de Nabucco, ĉe Gresham College, Londono en la 14a de Majo 2007
  • Phillips-Matz, Mary Jane. (1993) Verdi: A Biography, 1‑a eldono, Oxford University Press. ISBN 0-19-313204-4.
  • Werfel, Franz and Stefan, Paul (trans. Edward Downes), Verdi: The Man in his Letters, New York: Vienna House, 1973. ISBN 0-8443-0088-8

Aliaj fontoj

  • Budden, Julian. The Operas of Verdi, Vol. 1. London: Cassell Ltd, 1973. pp. 89–-112. ISBN 0-304-31058-1
  • Parker Roger, (ed), "Nabucodonosor": Dramma Lirico in Four Parts by Temistocle Solera (the works of Giuseppe Verdi), Chicago: University of Chicago Press, 1988 ISBN 978-0-226-85310-9 ISBN 0226853101

Eksteraj ligiloj redakti