Vaalserberg (Kvarštonoj) estas monteto, plej alta punkto de Nederlando. Ĝia alteco estas 322,4 m laŭ nivelo NAP en Nederlando. Ĉar altimetra referalteco varias laŭ landoj la sama lima punkto estas je sama alteco en Germanio sed je 324,73 m en Belgio (TAW-nivelo).

Vaalserberg
La tri ŝtonoj
La tri ŝtonoj
monteto
Alteco 322 m
Situo Nederlando, Germanio, Belgio
Geografia situo 50° 45′ N, 6° 1′ O (mapo)50.7552777777786.0175Koordinatoj: 50° 45′ N, 6° 1′ O (mapo) f4
Vaalserberg (Limburgo)
Vaalserberg (Limburgo)
DEC
Vaalserberg
Vaalserberg
Situo de Vaalserberg
Vaalserberg (Nederlando)
Vaalserberg (Nederlando)
DEC
Vaalserberg
Vaalserberg
Situo de Vaalserberg
Map
Vaalserberg
vdr
Vaalserbergpinto, hodiaŭ trilanda limpunkto inter Germanio, Belgio kaj Nederlando, ĝi estis kvarlanda limpunkto de 1830 ĝis 1919, de la sendependiĝo de Belgio ĝis la fino de la ekzisto de la Neŭtrala Moresnet, kiu preskaŭ fariĝis la unua teritorio kun oficiala lingvo Esperanto sub nomo "Amikejo"

Hodiaŭ trilanda limpunkto inter Germanio, Belgio kaj Nederlando, ĝi estis kvarlanda limpunkto de 1830 ĝis 1919, de la sendependiĝo de Belgio ĝis la fino de la ekzisto de la Neŭtrala Moresnet, kiu preskaŭ fariĝis la unua teritorio kun oficiala lingvo Esperanto sub nomo "Amikejo".

En Nederlando ĝi situas en Limburga provinco, kiu estas la sudorienta pinto de la lando, en la municipo Vaals. Ĝi situas je tri kilometroj de la germana urbo Aachen. En Belgio ĝi apartenas al la lando de Herve de la provinco Lieĝo.

Eksteraj ligiloj redakti