Vacallo

komunumo de Svislando

Vacallo estas komunumo de la Komunumaro Caneggio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 3054 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vacallo
Blazono de Vacallo
Blazono de Vacallo
Blazono de Vacallo
Vilaĝa placo de Vacallo
Vilaĝa placo de Vacallo
Vilaĝa placo de Vacallo
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Caneggio
Koordinatoj  45° 50′ 57″ N 9° 2′ 11″ O / 45.84917 °N, 9.03639 °O / 45.84917; 9.03639 (mapo)Koordinatoj: 45° 50′ 57″ N 9° 2′ 11″ O / 45.84917 °N, 9.03639 °O / 45.84917; 9.03639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3054
Areo 1,61 km²
Alteco 367 m super marnivelo
Poŝtkodo 6833
Komunumkodo 5268
Mapo de Vacallo
Mapo de Vacallo
Mapo de Vacallo

Geografio redakti

Vacallo situas norde de Chiasso, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la orienta bordo de Mendrisiotto. La sudan komunumlimon formas la rivero Breggia. La komunumo konsistas el la frakcioj Pizzamiglio, Roggiana, San Simone, Vacallo kaj Vacallo Alta.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,61 km², de kiuj 30,2% estas kovritaj de arbaro, 13,8% servas por agrikulturo kaj 52,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vacallo limas en nordo al Breggia, en nordoriento al Cernobbio (CO, Italio), en oriento al Maslianico (CO, Italio), en sudoriento al Como (CO, Italio), en sudo al Chiasso, kaj en okcidento al Morbio Inferiore.

Trafiko redakti

Vacallo mem situas flanke de la gravaj transiraj trafikvojoj, sed la kantona ĉefvojo nr-ro kaj la svisa aŭtovojo A2 pasas rekte laŭlonge de la suda komunumlimo. La aŭtovojalveturejo Chiasso situas 1 kilometron sudokcidente de Vacallo. Pere de la regiona busreto de Mendrisiotto la komunumo estas konektita al la publika transportreto kaj la grava stacidomo de Chiasso situas nur kelkcentmetrojn sude de la komunumlimo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vacallo datiĝas el la jaro 1202 jam kiel Vacallo. Dum mezepoko Vacallo administre kaj eklezie apartenis al la Paroĥaro Balerna kaj dividis ties historian sorton. En la jaro 1573 Vacallo fariĝis memstara paroĥo kaj komunumo. Kun la industria evoluo de Chiasso el la antaŭe agrikultura vilaĝo, kiu vivis de vitoj kaj tabako, fariĝis loĝloko de la limkomunumo Chiasso. En la jaro 2007 tamen la loĝantaro de Vacallo malakcpetis en publika baloto la kuniĝon kun Morbio Inferiore kaj Chiasso al grandkomunumo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti