Vacha

komunumo en Turingio, Germanio

Vacha [prononco "Faĥa"] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5006 loĝantojn. Vacha situas borde de la rivero Werra. Ekde januaro 2014 la antaŭe sendependaj najbaraj komunumoj Martinroda, Völkershausen kaj Wölferbütt ankaŭ apartenas al la teritorio de Vacha.

Vacha
Blazono
Vacha (Germanio)
Vacha (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Wartburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036962
Poŝtkodo 36404
Aŭtomobila kodo WAK
Oficiala Municipokodo 16063082
Subdivido 4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Frank Pach
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 4
Demografio
Loĝantaro 5006 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 10° 1′ O (mapo)50.82888888888910.021388888889Koordinatoj: 50° 50′ N, 10° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 235 m
Areo 19,32 km²
Oficiala retejo http://www.vacha.de
vdr

Historio redakti

La urbiĝo de tiu chi "portalo al Rhön" estis en rekta konekso kun la malnova granddistanca komercvojo inter Frankfurto ĉe Majno kaj Lepsiko (Reĝa Vojo). La unua mencio estis en 817, kiam la Abatejo de Fulda akiris la komunumon, sekva en 1186 okaze de princara kunveno en "urbo fulda-a kun ponto". En 1296 reĝo Adolfo de Nassau troviĝis en Vacha.

Jam dum la floranta mezepoko la urbo bone evoluis surbaze de metiistoj kaj etentreprenistoj. En 1342 akvego detruis la ponton, en 1467 incendio granda kvazaŭ la tutan urbon (krom 5 domoj). Ekde 1368 estis surloke monaĥejo de la Servistoj de Mario (ĝis ĝia neniigo en 1527). De la tiama kirko nur konserviĝis la ĥorejo. En 1406 granda parto urba ludonitis al la hesia landgrafo Hermann.

La lutera disĉiplo Georg Witzel kune kun Balthasar Raid klopodis disvastigi la reformaciajn ideojn. Dum la kamparana milito gvidas la ribelulojn Hans Sippel. En 1591 Wilhelm Dilich kreis la unuan urban panoramon. Inter 1613/14 konstruitis "Widemarkt", la nuna urbodomo, fare de la oficiro kaj politikisto Caspar von Widemarckter. Dum la Tridekjara milito la urbeto ja suferis per ŝtelrompoj kaj malsanoj. En decembro 1648 ankaŭ la lasta triono de la urbo venditis fare de la abato de Fulda al landgrafino Elizabeto de Hesio: nun la kompleta Vacha estis hesia!

La sekvintajn jarcentojn la urbo suferis ofte per marodoj kaj fremdaj, transirontaj armeoj. Ekzemple dum la Sepjara milito aŭ en 1813, kiam post sia malvenko ĉe la Batalo de Leipzig la francaj soldatoj retiriĝis uesten trans Vacha.

En 1797 Johann Wolfgang von Goethe vojaĝis tra Vacha kaj ekde 1806 Vacha estis parto de la Reĝlando Vestfalio. Post la Viena kongreso Vacha venis sub la admninistrado de la Grandduklando Saksio-Vajmaro. En 1878 estis la dua granda incentio kaj fervojlinio ĝis Bad Salzungen realiĝis. En 1919 fonditis la kablo-fabriko. Ĝis 1938 funkciis por la juda komunumo la Sinagogo de Vacha.

Post la starigo de la Berlina muro en aŭgusto 1961 faritis unu jaron poste proksime de la Ponto de unueco la unua muro landlima inter la komunisma GDR-reĝimo kaj la libera parto de Germanujo. De tiam admona gvatturo ankoraŭ ekzistas kun eta muzeo ene. Jam en 1952 diversaj familioj senproprietuliĝis pro ke ili havis posedaĵojn ĉelandlimajn. La lastaj bienoj kaj vilaĝoj apudlandlimaj forigitis inter 1971 kaj 1984 fare de la komunistaj malrespektemuloj. En la 12.11.1989 okazis la solena unua renkontiĝo inter la enloĝantaroj de Philippsthal kaj Vacha.

Vidindaĵoj redakti

Gefiloj de la urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Muzeo Burgo Wendelstein