Vadul-Siret (stacidomo)

Vadul Siret (foje ankaŭ Vadu Siret; ukraine: Вадул-Сірет) estas landlima fervoja stacio de Ukrainio situante en la distrikto de Gliboka, Ĉernivca provinco. La loko troviĝas administracie sur teritorio de la komunumo Ĉerepkivci. Ĝi permesas transiron al Distrikto Suceava en Rumanio.

Vadul-Siret
Originala nomo Вадул-Сірет
Moderna akceptejo
Moderna akceptejo
fervoja stacidomo • landlima stacio • plur-ŝpura stacio
Situo
Lando Ukrainio Ukrainio
Loko Ĉerepkivci
Geografia situo 48° 1′ 23″ N, 25° 57′ 33″ O (mapo)48.02313925.959056Koordinatoj: 48° 1′ 23″ N, 25° 57′ 33″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Ukrainio

Vadul-Siret (Ukrainio)
Vadul-Siret (Ukrainio)
DEC
Vadul-Siret
Vadul-Siret
Vadul-Siret

Geografia lokigo sur la mapo : Ĉernivca provinco

Vadul-Siret (Ĉernivca provinco)
Vadul-Siret (Ĉernivca provinco)
DEC
Vadul-Siret
Vadul-Siret
Vadul-Siret
Map
Vadul-Siret
Ecoj
Trakoj 3
Kajoj 3
Historio
Malfermo 1883
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Ukrzaliznicja
Kodo ESR 368608
Kodo Ekspress-3 2218075
En TTT Vadul-Siret ĉe "ESR"
Vadul-Siret ĉe "Ekspress"
vdr

Detaloj redakti

La stacio situas je alteco de 309 metroj, ĉe la supro de menciita distrikto.

Jen du limtransirejoj inter Ukrainio kaj Rumanio:

  • Vadul Siret-Vicșani: internacia fervoja transirejo en la direkto de Bukareŝto
  • Vadul Siret-Vicșani: simpligita fervoja kaj piediranta transirejo laŭ striktaj reguloj fiksitaj en interkonsento inter Ukrainio kaj Rumanio kaj laŭ internaciaj konvencioj

La stacio estas la finstacio por antaŭurbaj trajnoj venantaj disde la ĉefa stacidomo de Ĉernivco. Ĉiuj persontrajnoj haltas ĉi tie por trapasi landlimon kaj dogankontrolon kaj ŝanĝi radaron. La distanco de la stacio ĝis la ŝtatlimo estas de 7 kilometroj.

Dum riparado en 2008 estis ekipitaj apartaj ejoj por landlimaj, doganaj, bestkuracistaj kaj kvarantenaj servoj. La rekonstruita stacidomo estas ekipita per specialaj haloj por pasaĝeroj kun handikapoj. Krome, surteraj kaj insulaj platformoj estis konstruitaj.[1]

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti