Vagina dentata estas latina esprimo por "denthava", eventuale ankaŭ "dentigita" vagino. Temas pri mito kaj legendo ekzistanta en diversaj kulturoj, laŭ kiu ekzistas virinoj, kiuj havas interne de la vagino dentojn, per kiuj ili povas al eventuala amoranto mordi la penison. Tiuj ĉi okazintaĵoj estis multfoje avertoj antaŭ danĝero pro seksumado kun fremda virino kaj ties senco povis esti eĉ en malkonsilo de seksatenco.

La koncepto de vagina dentata estas karakteriza en klasika psikoanalizo, kie ĝi havas konekson kun nescianta timo pro maltrankviliĝo de kastrado.

Catherine Blackledge en sia libro Vagino: Malfermado de skatolo de Pandora priskribas vaginon dentatan jene:

Citaĵo
 Malsateganta faŭko. Voranta volilon. Denthava, manĝegiga, eterne nevorigema, nesatigebla truo. Vagina dentata - dentigita vagino - estas malnovepoka timema imago, kiu trairas tra folkloro, mitologio, literaturo, belarto kaj mondo de la sonĝoj de la tuta homaro. 
— Catherine Blackledge, Vagino: Malfermado de skatolo de Pandoro

Motivo de la vagina dentata aperis ekzemple en filmo Teeth el la jaro 2007.

Eksteraj ligiloj redakti