La Vaglera iktero (Icterus wagleri) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi troviĝas en norda Salvadoro, suda Gvatemalo, suda Honduro, ĉefe okcidenta Meksiko, norda Nikaragvo kaj ie en suda Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vaglera iktero
Vaglera iktero
Vaglera iktero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. wagleri'
Icterus wagleri
(Sclater, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.

Ĝi estas evidenta kazo de seksa duformismo. Masklo havas nigrajn kapon kaj suprajn partojn, dum estas flavaj la pugo, subaj partoj kaj ŝultromakulo. En la nigraj flugiloj videblas blankaj bordoj. La ino havas nigrecajn nur vizaĝon kaj gorĝareon, dum krono kaj supra dorso estas olivecaj. La flugiloj kaj vosto estas grizbrunaj.

Referencoj redakti