Vajalusinga Ŝtata Parko

Vajalusinga Ŝtata Parko angle Wyalusing State Park) estas 1 064 ha ampleksa ŝtata parko de la ŝtato Viskonsino en la kunfluejo de la riveroj Misisipo kaj Viskonsino ĉe la urbo Wyalusing, ĝuste sude de Prairie du Chien.

Vajalusinga Ŝtata Parko
arkeologia loko • Wisconsin state park [+]

LandoUsono
Koordinatoj42° 58′ 47″ N, 91° 6′ 31″ U (mapo)42.979722222222-91.108611111111Koordinatoj: 42° 58′ 47″ N, 91° 6′ 31″ U (mapo)

Areo10,64 km² (1 064 ha)

Vajalusinga Ŝtata Parko (Viskonsino)
Vajalusinga Ŝtata Parko (Viskonsino)
DEC
Vajalusinga Ŝtata Parko
Vajalusinga Ŝtata Parko
Lokigo de Viskonsino en Usono
Map
Vajalusinga Ŝtata Parko

Vikimedia Komunejo:  Wyalusing State Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kunfluejo de riveroj Viskonsino kaj Misisipo, vidita el Vajalusinga Ŝtata Parko en Viskonsino.

La parka areo (1064 hektaroj) enhavas durlignajn arbarojn, pinajn plantejojn, krutaĵojn, fontojn, akvofalojn, marĉojn kaj riverajn fluojn. La parko estas hejmo por blankvostaj cervoj, kastoroj, vulpoj kaj multaj aliaj bestoj. Pli ol 90 specioj de birdoj vivas ĉi tie dum la somero kaj 100 pliaj estas observeblaj dum la printempa kaj aŭtuna migrado. Ili inkluzivas sovaĝajn meleagrojn, "kalvajn" aglojn, meleagrajn vulturojn, akcipitrojn, strigojn, akvobirdojn, pegojn kaj kolorplenan variecon de kantbirdoj.

Eksteraj ligiloj redakti