Vajoco-Dzoro (armene Վայոց Ձոր, estas provinco de Armenio. Ĝi kuŝas ĉe la sudorienta angulo de la lando, limante kun la eksklavo Naĥiĉevano de Azerbajĝano okcidente kaj kun la provinco Ŝahumjan de Arcaĥa Respubliko oriente. Ĝi kovras areon de 2.308 km 2. Kun nur 53 230 loĝantoj (censo de 2002), ĝi estas la plej malabunde loĝata provinco en la lando. La ĉefurbo kaj plej granda urbo de la provinco estas la urbo Jeghegnadzor.

Vajk-montaro
Vajoco-Dzoro
Blazono
provinco de Armenio [+]

LandoArmenio

ĈefurboJeghegnadzor
- koordinatoj40° N, 46° O (mapo)39.7545.5Koordinatoj: 40° N, 46° O (mapo) [+]
Areo2 308 km² (230 800 ha) [+]
Loĝantaro49 000 [+] (2019)

Poŝtkodo3601–3810 [+]
ISO 3166-2AM-VD

Vajoco-Dzoro (Armenio)
Vajoco-Dzoro (Armenio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Vayots Dzor Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Blazonŝildo de la provinco Vajoco-Dzoro.

La provinco estas hejmo de multaj malnovaj monumentoj kaj vidindaĵoj en Armenio inter ili Areni-1, kaverna komplekso kaj Areni-1 vinfarejo de la Ĥalkolitiko, la monaĥejo Tanahat de la 8-a jarcento, fortikaĵo Smbataberd de la 10a jarcento, kaj monaĥejo Noravank de la 13-a jarcento. Vajoco-Dzoro ankaŭ estas hejmo de la banurbo Ĝermuko.

La vilaĝo Gladzor en Vayoco-Dzoro estis hejmo de la mezepoka (13a-14a jarcentoj) Universitato de Gladzor.

Etimologio redakti

Laŭlitere kun la signifo la valo de malĝojoj, la provinco estas nomita laŭ Vayoco-Dzoro, kantono de historia Sjuniko, la naŭa provinco de Antikva Armenio. Sjuniko estis regita de la Siunia dinastio.

Geografio redakti

 
Vidaĵo de la Hidrologia Rezervejo de Ĝermuk

Situanta ĉe la sudorienta parto de nuntempa Armenio, Vajoco-Dzoro kovras areon de 2,308 km² (7,8% de la tuta areo de Armenio). Ĝi estas unu el la plej malabunde loĝataj provinco en la lando. Ĝi limas kun la eksklavo Naĥiĉevano de Azerbajĝano okcidente kaj la distrikto Ŝahumjan de Arcaĥa Respubliko oriente. Enlande ĝi limas kun la provincoj Gegharkunik norde, la provinco Ararato nordokcidente kaj la provinco Sjuniko sudoriente.

Historie, la nuna teritorio de la provinco okupas la plejparton de kantono Vajoco-Dzoro estis parto de Naĥiĉevana Ĥanlando dum la regado de la afŝaridoj.

Vajoco-Dzoro estas montara regiono. Ĝi ĉefe dividiĝas en 3 montarojn: montaro Vardenis norde, montaro Arpa meze kaj montaro Vajk sude. Je alteco de 3522 metroj, la vulkano Vardenis norde estas la plej alta pinto de la provinco, dum la valo Areni, je alteco de 850 metroj, estas la plej malalta pinto. La vulkana konuso Vajoco Sar 2586 metrojn alta preskaŭ situas en la centro de la provinco.

Vajoco-Dzoro havas multajn riverojn, montfontojn kaj mineralakvon, kie la rivero Arpa estas la plej signifa el ili. Ĝi fluas 92 km en la teritorio de Vajoco-Dzoro. Ĝi originas de Vajoco-Dzoro de la nordokcidenta montoflanko de Sjunika altebenaĵo je alteco de 3260 metroj, kaj enfluas en la riveron Aras. Ĝi havas kelkajn alfluantojn kiuj formas akvofalojn kiel ekzemple la akvofalo Ĝermuk kaj la akvofalo Herher.

La rivero Jeghegis estas la ĉefa alfluanto de Arpa. Ĝi enfluas en valon kiun la registaro protektas kiel sovaĝejon de la faŭno.

La plej multaj el la riveroj en Vajoco-Dzoro estas karakterizitaj per rapida fluo, profunda falo kaj inklino. Granda projekto estis finita dum la sovetia periodo, translokigi la akvon de la rivero Arpa al Lago Sevan. Tiel, subtera akvotunelo estis malfermita en 1981, kiu komenciĝas de la baseno de la rezervujo Keĉut por transdoni la fluon de la rivero Arpa en la lagon Sevan.

Kelkaj malgrandaj lagoj ankaŭ troviĝas en la valo de la rivero Herher.

Historio redakti

 
La Areni-1 kaverna komplekso

Vajoco-Dzoro unue estis menciita en la armena historio fare de Moseo de Ĥoreno. Tamen, dum arkeologiaj elfosejoj, multaj lokoj kaj objektoj estis trovitaj en la regiono devenantaj de la Paleolitiko kaj la Bronzepoko. Ĉizadoj sur klifoj prezentantaj scenojn de ĉasado kaj bestoj ankaŭ estis trovitaj. Rezulte de la arkeologiaj studoj, historiistoj supozis, ke la regiono ekloĝis ekde la pratempo. La kaverna komplekso Areni-1, inkluzive la 6100-jaran vinfarejon Areni-1, malkovrita en la arkeologiaj elfoslaboroj faritaj inter 2007 kaj 2011, malkaŝis, ke la regiono ekloĝis dum la 5-a jarmilo a.K. (Malfrua Ĥalkolitiko). La vinfarejo konsistas el fermentaj bareloj, vinpremiloj, stokujoj, ceramikaĵoj, kaj verŝajne estas la plej frua konata vinfarejo en la historio[1][2][3].

Arkeologoj ankaŭ trovis 5500-jaran ledan ŝuon[4].

Jam la 8-a jarcento a.K., la areo de nuntempa Vajoco-Dzoro estis parto de la reĝlando Urarto. Poste ĝi iĝis parto de la Reĝlando Armenio formanta la kantonon Vajoco-Dzoro de la provinco Sjuniko.

 
Monaĥejo Tanahat, fondita en la 8-a jarcento, rekonstruita dum la 13-a jarcento

Multaj preĝejoj, monaĥejaj kompleksoj, pontoj kaj karavanejoj estis konstruitaj inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj, kiam Vajoco-Dzoro estis parto de la Sjunika reĝlando sub la regado de la Siunia dinastio.

Dum la Mezepoko, la Silka Vojo pasis tra la areo de Vajoco-Dzoro, precipe la vojo, kiu nuntempe ligas la urbon Martuni kun Jeghegnadzor . Vajoco-Dzoro estis hejmo de unu el la plej fruaj superaj edukaj centroj de mezepoka Armenio, la Universitato de Gladzor, fondita ĉirkaŭ 1280 de Nerses de Muŝ.

 
Ĝermuka kanjono kaj arbaro

La periodo inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj estas konsiderita kiel la plej malhela periodo en la historio de Vajoco-Dzoro. La regiono fariĝis ofta batalkampo inter la invadaj trupoj de la tjurkaj kaj iranaj triboj. Rezulte, multaj monumentoj kaj vilaĝoj estis detruitaj kaj la loĝantaro estis delokita.

Dum la unua duono de la 19-a jarcento, post la rusa-persa milito de 1826-1828 kaj la rezultinta Traktato de Turkmenĉajo subskribita en 1828, Vajoco-Dzoro pasis de irana al rusa regado. Samjare la teritorio transiris al la rusoj, ĝi estis enmetita en la nove establitan armenan provincon. En 1840, la Erevana Gubernio estis fondita inkluzive de Vajoco-Dzoro, dum en 1870, la gubernio estis plu dividita en distriktoj. Sekve, Vajoco-Dzoro iĝis parto de la distrikto Ŝarur-Daralagezskij de la Erevana Gubernio.

Inter 1918 kaj 1920, la regiono estis inkluzivita ene de la mallongdaŭra Respubliko Armenio. Post la sovetiĝo de Armenio, Vajoco-Dzoro fariĝis unu el la regionoj, kiuj rezistis la sovetian komunistan regadon kaj formis la nerekonatan Respublikon Montara Armenio sub la gvidado de Garegin Nĵdeh. Tamen, post falo al la bolŝevikoj en julio 1921, Vajoco-Dzoro fariĝis parto de la Armena Soveta Socialisma Respubliko.

Dum la sovetia periodo, nuntempa Vajoco-Dzoro estis dividita en la rajonojn Jeghegnadzor kaj Azizbekov. Post la sendependeco de Armenio, la 2 rajonoj kunfandiĝis dum la administra reformo de 1995 por formi la provincon Vajoco-Dzoro.

Demografio redakti

Loĝantaro redakti

 
Vilaĝo Maliŝka

La loĝantaro kaj denseco en Vajoco-Dzoro estas la malplej alta inter la provincoj de Armenio. Laŭ la oficiala censo de 2011, Vajoco-Dzoro havas loĝantaron de 52,324 (25,740 viroj kaj 26,584 virinoj), formante proksimume 1.7% de la tuta loĝantaro de Armenio. La urba loĝantaro estas 18,449 (35,26%) kaj la kampara 33,875 (64,74%). La provinco havas 3 urbajn kaj 41 kamparajn komunumojn. La plej granda urba komunumo estas la provinca centro Jeghegnadzor, kun loĝantaro de 7.944. La aliaj urbaj centroj estas Vajk kaj Ĝermuk havas loĝantaron de 5,877 kaj 4,628 respektive.

Kun 4 460 loĝantoj, la vilaĝo Maliŝka estas la plej granda kampara komunumo Vajoco-Dzoro.

Etnoj kaj religio redakti

 
Katedralo Sankta Dipatrino en Jeghegnadzor, 12-a jarcento

La plimulto de la loĝantaro de la provinco Vajoco-Dzoro estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Vajoco-Dzoro, estrita de ĉefepiskopo Abraham Mkrtĉjan. La Katedralo Sankta Dipatrino (konata ankaŭ kiel Surp Sarkis) en Jeghegnadzor estas la sidejo de la diocezo.

Granda procento de la loĝantaro en Vajoco-Dzoro origine migris de la iranaj urboj Selmas kaj Ĥoj en 1829 kaj 1830.

Administraj dividoj redakti

Rezulte de la administraj reformoj kiuj okazis la 17-an de junio 2016, la 8-an de oktobro 2016 kaj la 9-an de junio 2017, Vajoco-Dzoro nuntempe dividiĝas en 8 komunumajn (hamajnkner), el kiuj 3 estas urbaj, kaj 5 estas kamparaj. La municipaj komunumoj estas Ĝermuk, Vajk, Jeghegnadzor, Areni, Gladzor, Maliŝka, Jeghegis, Zaritap.

Kulturo redakti

 
La arkeologia muzeo de Jeghegnadzor

Samkiel tuta Armenio, la lokanoj festas la religiajn kaj tradiciajn festojn, inkluzive de Trndez kaj Vardavar. Ŝlosila festado estas la rikolta festo, kiu okazas ĉiujare en Jeghegnadzor dum la dua dimanĉo de oktobro. Lokanoj de ĉiuj vilaĝoj partoprenas la paradon sur aŭtoj ornamitaj per floroj, alportante siajn proprajn rikoltojn, berojn tipajn al siaj teritorioj. Teatraj spektakloj kaj koncertoj okazas dum la festivalo.

Alia populara festo en la provinco estas la vina festivalo, kiu estas festata ĉiujare dum la monato oktobro, en la vilaĝo Areni.

La tradiciaj armenaj lavaŝo kaj gata ankoraŭ estas bakitaj en tradiciaj tandoroj en la vilaĝoj de Vajoco-Dzoro. Lokaj pladoj inkluzivas acidan banĝaron, kjalagloŝ, ŝorva kun ghavurma, kunikla kofto, rostita koturno kaj barbekuoj.

Jeghegnadzor estas la kultura centro de la provinco Vajoco-Dzoro. Ĝi havas kulturan palacon, publikan bibliotekon kaj arkeologian muzeon. La publika parko de la urbo estas hejmo de viŝapakar (draka ŝtono) devenanta de la dua jarmilo a.K.

Fortikaĵoj kaj arkeologiaj lokoj redakti

 
Smbataberd, fortikaĵ de la 10a jarcento.

Preĝejoj kaj monaĥejoj redakti

 
Monaĥejo Spitakavor de 1321

Amaskomunikiloj redakti

Vardadzor estas la monata gazeto de la provinco Vajoco-Dzoro[5]. Ĝi estas publikigita en Jeghegnadzor ekde la 15-a de novembro 2002.  Ĝi traktas politikajn, ekonomiajn kaj regionajn novaĵojn. Ĝi ankaŭ havas literaturan suplementon.

Transportado redakti

La Aŭtovojo M-2, kiu konektas Armenion de nordo al sudo, trapasas la provincon. Aliflanke la urboj Jeghegnadzor estas enlande konektitaj per kelkaj bonevoluintaj vojoj.

La startvojo Ĝermuk situas proksime al urbo Ĝermuk, najbare la la rezervujo Keĉut.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj vinkultivado redakti

 
Fruktoplantejoj en Vajoco-Dzoro

Vajoco-Dzoro havas la plej malbonan agrikulturan indekson inter la armenaj provincoj, formante 2.2% de la ĉiujara totala agrikultura produkto de Armenio. Ĉirkaŭ 82,5% (1,903 km²) de la tuta areo de la tuta areo de la provincaj plugteroj, el kiuj nur 8,5% (162 km²) estas plugitaj.

Tamen agrikulturo, inkluzive terkultivadon kaj brutbredadon, estas la plej ofta agado en la provinco. Terkulturaj kultivaĵoj inkluzivas abrikotojn, ĉerizojn, pirojn, persikojn, pomojn, cidoniojn, prunojn, melonojn, juglandojn, vinberojn kaj berojn. Brutbredado inkluzivas kaprobredadon, kokbredadon kaj abelbredadon. Vajoco-Dzoro estas inter la ĉefaj provincoj de Armenio en vinproduktado laŭ vinberkultivado kaj eksportado de vino (kune kun la provincoj Ararato kaj Armaviro).

Industrio redakti

 
Vitejoj de Zorah
 
Vinfarejo Hin Areni

La industrio de Vajoco-Dzoro kontribuas 1% de la ĉiujara totala industria produkto de Armenio. Industrio ĉefe baziĝas sur akva enboteligo, produktado de alkoholaj trinkaĵoj (ĉefe vino), nutraĵprilaborado kaj laktaĵoj. La eltrovo de la 6100-jara vinfarejo Areni-1 pliigis konscion pri la antikva tradicio de vinfarado en Armenio kaj precipe en la regiono de antikva Sjuniko.

  • Vino-produktado: Vajoco-Dzoro havas grandan nombron da vinproduktantoj (ĉefe produktantaj sub la kategorio "Areni-vino"), inkluzive:
    • "Getap Wine Factory" (filio Vedi Alco Winery ), malfermita en 1938 en Getap.
    • "Maran Winery", malfermita en 1992 en Jeghegnadzor .
    • "Areni Wine Factory", malfermiĝis en 1994 en Areni .
    • "Old Bridge Winery", malfermita en 1998 en Jeghegnadzor .
    • "Getnatoun Winery" (vino, brando), malfermita en 1999 en Jeghegnadzor.
    • "Vayk Group Winery" (vino, vodko), malfermiĝis en 2000 en Vajk.
    • "Vinfarejo Ginekar", malfermita en 2000 en Aghavnadzor.
    • "Mets Syunik Winery" ("Matevosyan-Vino"), malfermiĝis en 2001 en Aghavnadzor .
    • "Zorah Wines", malfermita en 2001 en Rind.
    • "Areni Wine Winery", malfermita en 2003 en Areni.
    • "Hin Areni Vinyards", malfermita en 2007 en Areni.
    • "Trinity Canyon Vineyards", malfermita en 2009 en Aghavnadzor.
  • Jeghegnadzor havas multajn fabrikojn por fromaĝo kaj aliaj laktaĵoj. La urbo estas fama pro sia kapra fromaĝo produktita de la fabriko
 
Panorama vido de Ĝermuk.

"Ora Kapro" fondita en 2000. Ĝi ankaŭ estas hejmo de la "Selim LLC" por laktaĵoj fondita en 2002. Aliaj industriaj firmaoj de la urbo inkluzivas la "Rafelgrig" por elektraj produktoj fonditaj en 1968, la kompanio "Izoton" por kverk-lignaj faritaj bareloj por vina kaj branda maljuniĝo fondita en 2003,  kaj la Jeghegnadzora Konservejo funkcianta ekde 2015.

  • Vajk estas hejmo de la konstruaĵfabriko "WCW de Vaik" fondita en 1968, la "Arpi Mineral Waters Factory" fondita en 1973, kaj la "Meg Ararat" fabriko por teoproduktado fondita en 2008.
  • Ĝermuk estas konata pro sia mineralakva produktado. La urbo estas hejmo de la "Grupo Jermuk" CJSC, nuntempe la ĉefa produktanto de minerala akvo Ĝermuk. Fondita en 1999, Jermuk Group akiris la originalan akvoproduktan fabrikon nomatan "Jermuk Mayr Gortsaran" funkciantan ekde 1951. Alia akva enboteliga fabriko konata kiel "Jermuk Service Enterprise" estis fondita en 2014.

Estas multaj malgrandaj fabrikoj por konstruado de materialoj en la vilaĝoj Areni, Agarakadzor kaj Jeghegis, dum la vilaĝo Maliŝka estas hejmo de juvela fabriko.

Turismo redakti

 
Preĝejo Sankta Dipatrina de la monaĥeja komplekso Noravank.

La kultura heredaĵo kaj la naturaj monumentoj de la regiono allogas plurajn turistojn. Ĝermuk kaj la ĉirkaŭaj arbaroj estas vidindaĵo kun multaj sanatorioj, kuraclokaj feriejoj kaj ĝia telfero. Ĝi estas konsiderata unu el la centroj de medicina turismo en Armenio[6].

Kelkaj areoj de la provinco estas listigitaj kiel protektitaj naturaj rifuĝoj, inkluzive de la Rezervejo Herher, la Rezervejo de Arbaro Ĝermuk, la Hidrologia Rezervejo Ĝermuk, kaj la Jeghegnadzora Rezervejo[7].

La kaverno Mozrov estis trovita en 1980 proksime al la vilaĝo Arpi. Ĝi estas protektita kiel natura kaj kultura monumento de Armenio.

Edukado redakti

 
Armena manuskripto de la Universitato de Gladzor, 13a-14a jarcentoj

Vajoco-Dzoro estis la hejmo de la mezepoka armena universitato de Gladzor kiu estis establita ĉirkaŭ 1280 fare de Nerses of Muŝ kaj funkciigita ĝis 1340 kaj "postlasis riĉan intelektan heredaĵon".

Nuntempe la filio Jeghegnadzor de la Armena Ŝtata Universitato de Ekonomiko funkcias en la provinco ekde 2008.

 
Stadiono Arevik en Vajk

En la akademia lerneja jaro 2015-2016, Vajoco-Dzoro estis hejmo de 50 publikaj lernejoj same kiel 17 antaŭlernejaj infanĝardenoj:  La nombro da la studentoj estis proksimume 6,300, dum la akademia kunlaborantaro inkludis proksimume 1,100 instruistoj. Ĉirkaŭ 1,000 infanoj ĉeestis la infanĝardenojn.

Sporto redakti

Arpa FK de Jeghegnadzor, fondita kiel Momik FK en 1992, kutimis reprezenti la urbon en la armena superliga futbala konkurso. Kiel multaj aliaj armenaj futbalaj kluboj, Arpa FK estis dissolvita komence de 2003 kaj nuntempe estas neaktiva pro profesia futbalo. La urboj Vajk kaj Jeghegnadzor havas futbalan stadionon kun malgrandaj kapacitoj.

Ĉiujare, dum la monato aŭgusto, Ĝermuk aranĝas la ŝakan turniron FIDE Grand Prix Jermuk.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Maugh II, Thomas H. "Ancient winery found in Armenia." Los Angeles Times. January 11, 2011. Retrieved January 14, 2011.
  2. Santini, Jean-Louis. "Scientists find 'oldest ever' winery in Armenia." Agence France-Presse. January 11, 2011. Retrieved January 14, 2011.
  3. Owen, James. "Earliest Known Winery Found in Armenian Cave." National Geographic. January 10, 2011. Retrieved January 14, 2011.
  4. Dindar, Shereen, "World's Oldest Leather Shoe Found—Stunningly Preserved", National Post, 9an de junio 2010. Kontrolita 11an de junio 2010.
  5. Vardadzor monthly. Arkivita el la originalo je 2021-02-28. Alirita 2021-03-13.
  6. Arnavoudian, Eddie. Science versus Religion: the case of the Medieval Armenian University. Armenian News Network / Groong, University of Southern California (2010-11-22). Alirita 2013-11-02.
  7. Nersessian, Vrej. (2001) The Bible in the Armenian Tradition. Londono: British Library, p. [htt://books.google.com/books?id=7tSkalMzNvkC&=PA43&l=PA43&dq=Gladzor+1340&source=bl&ots=C_ldkL5Vla&sig=2FFD4scJIYdfyndb1gY_W_P16B4&hl=en&sa=X&ei=13UvSRJ_HKsQSIwIG4BA&ved=0CHcQ6AEwCQ#v=onee&q=Gladzor%201340&f=false 43]. ISBN 9780892366408.

Eksteraj ligiloj redakti