Vaka Seĝo

(Alidirektita el Vaka seĝo)

La Vaka Seĝo (latine sede vacante) estas la tempa periodo kiu realiĝas kiam diocezoproprajuraj katolikaj eklezioj restas sengvida, aŭ kiam al ĝi mankas la episkopo. Por eviti la vakuon de povo, tiuj okazaĵoj estas reglataj per apartaj normoj, nome de la Kodo de Kanona Juro.

La ŝildo de la Vatikano dum la Vaka Seĝo.

Apostola vaka seĝo redakti

Aparta kazo estas la "apostola vaka seĝo", nome kiam inter la morto de iu papo kaj elekto de lia posteulo, la trono de Sankta Petro restas vaka. Fakte, dum tiu manko la gvido de la Eklezio estas konfidita al la kolegio de kardinaloj, kiuj laŭ la povo ricevita anstataŭas la papan aŭtoritaton: temas pri publikaj ordinaraj aferoj de la Eklezio, kiel ekzemple plenumi la funebraĵajn ritojn de la sepultado de la mortinta papo, pretigi la Konklavon, sed nenio el tio kio estas prerogativo de la pontifiko povas esti decidita. Dum tiu periodo de apostola vaka seĝo, elstaras la figuro de la Kardinalo Kamerlingo, kiu plenumas fakte la funkcion de la ordinara gvido de la Eklezio. La proceduroj dum la vaka seĝo estas normigita en la apostola konstitucio Universi Dominici Gregis (de la universala ŝafaro de la Sinjoro), promulgita de papo Johano Paŭlo la 2-a la 22-an de februaro de 1996.

Proceduroj dum la apostola vaka seĝo redakti

 
Eskudo de la Vaka Seĝo, 1669.

Laŭ la proceduroj antaŭfiksitaj de la konstitucio de Johano Paŭlo la 2-a Universi Dominici Gregis, la Kamerlingo de la Katolika Eklezio devas certiĝis kaj certigis pri la morto de la papo en ĉeesto de la Majstro de la Liturgiaj Ceremonioj, de la Sekretario kaj de la Kanceliero de la Apostola Ĉambro.

Post la konstato pri la forpaso, oni almetas la sigelojn al la ĉambro kaj studio de la forpasinta papo, kaj la Kamerlingo sciigas la forpason al la Kardinalo Vikario (delegito de la papo por la gvido de la diocezo de Romo), kiu siavice tion komunikos al la popolo kaj klerularo de Romo. Oni frakasas la Ringon de la Fiŝisto, simbolon de Sankta Petro, kaj la sigelon de la forpasinta papo. La Bronzan Pordegon de la Vatikanaj Palacoj oni duonfermigas, kiel antikvega signo de lukto, kaj la sonorilo de Sankta Marko komunikas per la mortbatsonoradoj la forpason. La kadavro estas aranĝita de medicinistoj kaj revestita per la pontifikaj ornatoj, nome per la blanka mitro, per la ruĝkolora kazublo (la koloro propra pro la lukto de la papoj) kaj per la paliumo.

Oni celebras la Naŭtagan funebron, nome la funebraĵoj daŭrantaj la naŭ tagojn de la propreĝo por la animo de la forpasinto, dum laŭlonge de tri tagoj la korpo estas poromaĝe montrata al la fideluloj en la Baziliko de Sankta Petro de Romo. Zorgas pri ĉio tio tri kardinaloj de ĉiu ordono (diakona, pastra, episkopa) elektitaj inter tiuj kiuj rajtas partopreni en la Konklavo; fine oni celebras ŝtatajn funebraĵojn. Post la Missa poenitentialis (Meso de la pento), la kadavro estas metita en triopa ĉerko, (cipresa, plumba kaj juglanda), kaj sepultita ene de la Vatikanaj Grotoj.

La papajn funkciojn neniu prelato ekzercas, sed nur la ordinaran administradon kolegie mastrumas laŭvice la tri elektitaj kardinaloj de ĉiu ordeno. Kun la morto de la papo ĉiuj kardinaloj de la Roma Kurio kune kun la kardinalo ŝtatsekretario forfalas de sia ofico, escepte de la Kamerlingo, de la Kardinalo Vikario kaj de la Kardinala Kolegio. Fine de la naŭtaga funebro la Kamerlingo kunvokas la kardinalojn elektantajn, kaj, post kelka semajno, la samaj Konklave kuniĝas por elekti la posteulan papon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Artikolj de la Kanona juro pri la Vaka Seĝo.