Valéria Benke, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benke Valéria estis hungara politikisto, ministro, instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Havas Ernőné.

Valéria Benke
Persona informo
Naskonomo Binder Valéria
Naskiĝo 26-an de junio 1920 (1920-06-26)
en Gyönk
Morto 7-an de junio 2009 (2009-06-07) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Ernő Havas
Okupo
Okupo politikisto • instruisto
vdr

Valéria Benke [1] Arkivigite je 2015-02-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 26-an de junio 1920 en Gyönk. Ŝi mortis la 7-an de junio 2009 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Valéria Benke frekventis bazlernejon, poste faklernejon pri pedagogoj en Szeged. Ekde 1943 ŝi estis helpinstruisto en Gádor. jam pli frue en 1941 ŝi aliĝis al la subteraj komunistoj. Post la 2-a mondmilito ŝi instruis en partia lernejo, poste ŝi ricevis ankaŭ ŝtatajn kaj partiajn postenojn. Inter 1952 kaj 1957 ŝi plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie ŝi akiris diplomon. Inter 1954 kaj 1958 ŝi estis prezidanto Hungara Radio (dum la Hungara revolucio de 1956 ŝi estis forigita). Inter 1958–1961 ŝi estis ministro pri eduko, poste ŝi havis diversajn partiajn postenojn. Tiutempe ŝi estis la unusola virino en la supera ŝtabo de la partio. Ŝi pensiuliĝis en 1988.

Fontoj redakti