Valérie Pécresse

franca politikistino

Valérie PÉCRESSE [valeʁi pekʁɛs], naskonome Roux (naskiĝis la  14-an de julio 1967(nun 1967-07-14) en Neuilly-sur-Seine) estas franca politikistino. Ŝi estas Prezidanto de la Regiona Konsilio de Francilio ekde 2015. Ŝi estas membro de partio "Les Républicains" (LR). Ŝi estis membro de la Nacia Asembleo de 2002 ĝis 2007 kaj denove de 2012 ĝis 2016.

Valérie Pécresse
Valérie Pécresse (2022) (cropped 2).jpg
Persona informo
Valérie Pécresse
Naskonomo Valérie Anne Émilie Roux
Naskiĝo 14-an de julio 1967 (1967-07-14) (55-jara)
en Neuilly-sur-Seine, Flag of France (1958–1976).svg Francio
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater HEC ParisNacia Lernejo pri Administrado [#]
Partio Les Républicains [#]
Familio
Patro Dominique Roux [#]
Patrino Catherine Bertagna [#]
Edz(in)o Jérôme Pécresse [#]
Infanoj Baptiste Pécresse • Clément Pécresse • Émilie Pécresse [#]
Profesio
Okupo politikistoministro • magistrato [#]
Laborkampo politiko [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Valérie Pécresse estis Ministro pri Supera Instruado, Esplorado kaj Novigado de 2007 ĝis 2011 kaj Ministro pri Buĝeto kaj Registara proparolanto de 2011 ĝis 2012 dum la registaro de François Fillon.

En julio 2021, Pécresse diskonigis sian kandidatecon por la Respublikana nomumo en la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.[1][2] En decembro 2021, ŝi gajnis la Respublikanan nomumon.[3]

ReferencojRedakti

  1. Kayali, Laura. Head of Paris region announces presidential bid (angle). POLITICO (2021-07-22). Alirita 2021-11-19.
  2. Conservative Les Républicains forgo primary to choose candidate at party convention (angle). France 24 (2021-09-26). Alirita 2021-11-19.
  3. Regny, Diane (4 decembro 2021). Présidentielle: Valérie Pécresse investie candidate Les Républicains après sa victoire au congrès (france). BFM TV. Alirita 4 decembro 2021.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valérie Pécresse en la baza angla Vikipedio.