Valéry Giscard d’Estaing

franca politikisto kaj eksa ŝtatprezidanto

Valéry René Marie Georges GISCARD D'ÉSTAING [valeʁi ʁəne maʁi ʒɔʁʒ ʒiskaʁ d‿ɛstɛ̃] (naskiĝis la 2-an de februaro 1926 en Koblenco (Germanio), mortis la 2-an de decembro 2020 en Authon) estis centrisma-konservativa politikisto de Francio.

Valéry Giscard d’Estaing
Valéry Giscard d'Estaing (1975).jpg
Persona informo
Valéry Giscard d'Estaing
Naskonomo Valéry René Marie Georges Giscard d'Estaing
Naskiĝo 2-an de februaro 1926 (1926-02-02)
en Koblenco
Morto 2-an de decembro 2020 (2020-12-02) (94-jara)
en Authon, Flag of France (1794–1815, 1830–1974, 2020–present).svg Francio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per COVID-19 [#]
Tombo Authon [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj francagermana [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Franca Politeknika LernejoGimnazio Louis-le-GrandNacia Lernejo pri AdministradoLycée Janson-de-Sailly [#]
Partio Unuiĝo por la Franca Demokratio [#]
Subskribo Valéry Giscard d’Estaing
Familio
Dinastio Giscard d'Estaing family [#]
Patro Edmond Giscard d'Estaing [#]
Patrino May Bardoux [#]
Gefratoj Olivier Giscard d'Estaing • Sylvie Giscard d'Estaing [#]
Edz(in)o Anne-Aymone Giscard d'Estaing [#]
Infanoj Louis Giscard d'Estaing • Valérie-Anne Giscard d'Estaing • Henri Giscard d'Estaing • Jacinte Giscard d'Estaing [#]
Parencoj Charles Giscard d'Estaing [#]
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • oficisto • politikisto [#]
Laborkampo politiko • literary activity [#]
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo [#]
Prezidento de Francio
Dum 1974-1981
Antaŭulo Georges Pompidou
Sekvanto François Mitterrand
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ekde la jaro 1956, li estis elektita membro de la franca nacia asembleo. Inter la jaroj 1962 kaj 1966 kaj denove inter 1969 kaj 1974 li estis franca ministro pri ekonomio kaj financoj, kaj sekve iĝis prezidento de Francio inter la jaroj 1974 kaj 1981.

Poste, li dum kvin jaroj retiriĝis el la politiko, kaj ekde 1986 denove estis membro de la franca nacia asembleo, plu aparte engagiĝante pri eŭropaj temoj, aparte pri la plidemokratiigo de la Eŭropa Unio kaj antaŭenigo de la integrigo de aldonaj aliĝemaj ŝtatoj en la Union. Inter la jaroj 2002 kaj 2003, li gvidis la Eŭropan Konvencion kiu preparis konstitucion de Eŭropo.

Krome, dum 2003 li elektiĝis membro de la Franca Akademio, kio estis diskutata konflikte, ĉar dumvive li nur verkis unusolan novelon kaj krome ne elstaris kiel literaturisto.

Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 1981, li krome estis dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio.