Val-d'Oise

franca departemento

Val-d’Oise [valdwaz] estas franca departemento en la regiono Francilio. Ĝi troviĝas norde de Parizo kaj ĝia numero estas 95. Ĝi etendiĝas sur 1 246 km2 kaj havas 1 197 264 loĝantojn.

Val-d'Oise
Situo de Val-d'Oise
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Francilio
Numero 95
Prefektejo Cergy
Subprefektejoj Argenteuil
Pontoise
Sarcelles
Prezidanto de la
departementa konsilio
Arnaud Bazin
Prefekto Yannick Blanc
Statistikaĵoj
Loĝantaro 1 197 264 (2011)
Loĝdenso 960,9 loĝ./km2
Areo 1 246 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 21
Komunumaroj 16
Komunumoj 185
Information icon.svg
vdr

La departemento tute enhavas 185 komunumojn.

GeografioRedakti

Ĝi enhavas multe da novaj urboj kiel Cergy kiu estis konstruita inter 1960-1980 jarojn. Tiuj urboj plenigis antaŭan agrikulturan regionon kies ĉefurbo estis Pontoise. Kvankam granda parto de tiu malgranda departemento estas okupata de urboj, oni ankoraŭ povas vidi kelkajn arbarojn (Écouen, L'Isle-Adam, Cormeilles, Beauchamp, Taverny) kaj lagoj kie estas kelkaj plezurhavenoj.

EkonomioRedakti

Turismo havas ankaŭ grandan signifon: monaĥejoj de Royaumont kaj Maubuisson, Nacia Muzeo pri la Renesanco en Écouen, arkeologiaj fosaĵoj en Guiry-en-Vexin, kaj la urbo Enghien-les-Bains. La ĉefurbo estas Cergy-Pontoise.

Ĉefaj urbojRedakti

Vidu ankaŭRedakti