Val de San Lorenzo

(Alidirektita el Val de San Román)

Val de San Lorenzo [BAL desanloRENzo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Maragatería. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Val de San Lorenzo estas komprenebla etimologie kiel Valo de Sankta Laŭrenco.

Val de San Lorenzo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24717
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 502  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 6° 7′ U (mapo)42.416944444444-6.1202777777778Koordinatoj: 42° 25′ N, 6° 7′ U (mapo) [+]
Alto 892 m [+]
Areo 49,49 km² (4 949 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Val de San Lorenzo (Provinco Leono)
Val de San Lorenzo (Provinco Leono)
DEC
Val de San Lorenzo
Val de San Lorenzo
Situo de Val de San Lorenzo
Val de San Lorenzo (Hispanio)
Val de San Lorenzo (Hispanio)
DEC
Val de San Lorenzo
Val de San Lorenzo
Situo de Val de San Lorenzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Val de San Lorenzo [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Tradicia balkono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Lagunas de Somoza, Val de San Lorenzo kaj Val de San Román, okupas totalan areon de 49,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 496 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 250 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado unuflanke kaj manfarita lanindustrio kaj vagkomercado aliflanke. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti