Akva rezervujo Žermanice

(Alidirektita el Valbaraĵo Žermanice)

Akva rezervujo Žermanice (ĉeĥe Žermanická přehrada) estas valbaraĵo sur rivero Lučina ĉe Žermanice. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1951 ĝis 1958 por provizado de ostrava industrio per trafika akvo. Por digo estis uzita 116 600  da betono. Ĝi estas longa 314 m kaj alta 38 m. La akva areo prenas 248 ha kaj la suma volumento de valbaraĵo faras 25 300 000 m³ da akvo. La maksimuma profundeco estas 28 m. Sekve de la konstruado de valbaraĵo estis inundigitaj vilaĝoj Horní kaj Dolní Soběšovice. Dum la konstruado de la valbaraĵo estiĝis natura memorindaĵo Minejo de Žermanice, kiu estis en la jaro 1992 proklamita kiel natura memorindaĵo.

Akva rezervujo Žermanice
ĉeĥe: Žermanická přehrada
rezervujo
Vido al valbaraĵo Žermanice el Soběšovice
Oficiala nomo: Akva rezervujo Žermanice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Municipoj
Montaro Subbeskida montetaro
Inundigitaj Horní Soběšovice, Dolní Soběšovice
Rivero Lučina
Situo Akva rezervujo Žermanice
 - alteco 295 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 10″ N 18° 27′ 43″ O / 49.71944 °N, 18.46194 °O / 49.71944; 18.46194 (mapo)
Longo de valbaraĵo 5,5 km (3 mi)
Larĝo de valbaraĵo 2,2 km (1 mi)
Maks. profundo 28 m
Volumeno 25,300000 m3 (893 cu ft)
Akvokolektejo 45,5 km² (4 550 ha)
Areo 2,48 km² (248 ha)
Konstruita 1951–1958
Digo betona
Longo de digo 502 m
Alteco de digo 38 m
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žermanice Reservoir
Portalo pri Ĉeĥio

Akva reĝimo redakti

Nesufiĉa akvoabundeco de la propra Lučiny necesigis konstruadon de alkondukilo Morávka-Žermanice el rivero Morávka, kiu estis finita en la jaro 1959. La sistemon de akvoekonomiaj laboraĵoj en akvejo de Morávka kaj Lučina plenigis pli poste konstruita rezervujo sur Morávka.

Uzo redakti

La celo de la akva laboraĵo Žermanice estas provizi entreprenojn en la ostrava regiono per trafika akvo, plu poste plibonigi trafluojn en fluo sub la valbaraĵo kaj produkti elektran energion. Ĝi estis solene trafikigita la 8-an de novembro 1958 kaj de komence ĝi donis la akvon al la ostrava Nová huť kaj al paperfarejo en Vratimov. La akva rezervujo ankaŭ servas kiel provizujo por firmao Biocel Paskov, ĝi estas konvena kaj abunde eluzata por refreŝigado, al baniĝado, al akvaj sportoj kaj fiŝkaptado. En la rezervujo vivas granda nombro de fiŝoj, eblas ĉi tie ĉasi tradician karponalbramon, sed eĉ grandajn ezokojn kaj sanderojn, tinkojn, angilojn kaj multajn aliajn speciojn de fiŝoj.

La valbaraĵo estas riĉa refreŝigeja rifuĝejo de la ostrava aglomeraĵo. En la ĉirkaŭaĵo estas konstruitaj multaj privataj kabanoj kaj hoteloj, kampadejoj, aŭtokampadejo kaj kelke da restoracioj. En proksima ĉirkaŭaĵo troviĝas sur areo 1,95 ha forlasita kaj parte inundigita minejo kun rara flaŭro kaj faŭno.[1]. Limojn de la valbaraĵo kreas municipoj Lučina, Dolní Domaslavice, Soběšovice kaj Žermanice.

Panoramo redakti

Panorama vido al la akva rezervujo Žermanice

Referencoj redakti