Gradefes

(Alidirektita el Valdealiso)

Gradefes [graDEfes] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco.

Gradefes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 944  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 5° 14′ U (mapo)42.623838888889-5.2263388888889Koordinatoj: 42° 37′ N, 5° 14′ U (mapo) [+]
Alto 851 m [+]
Areo 205,86 km² (20 586 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gradefes (Provinco Leono)
Gradefes (Provinco Leono)
DEC
Gradefes
Gradefes
Situo de Gradefes
Gradefes (Hispanio)
Gradefes (Hispanio)
DEC
Gradefes
Gradefes
Situo de Gradefes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gradefes [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Monaĥinejo Santa María de Gradefes.
Kapelo de la Monaĥinejo Santa María de Gradefes.
Tomboj en la Monaĥinejo Santa María de Gradefes, eble de la gefondintoj.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cañizal de Rueda, Carbajal de Rueda, Casasola de Rueda, Cifuentes de Rueda, Garfín, Gradefes, Mellanzos, Nava de los Caballeros, Rueda del Almirante, San Bartolomé de Rueda, San Miguel de Escalada, Santa Olaja de Eslonza, Valdealcón, Valdealiso, Valduvieco, Villacidayo, Villanófar, Villarmún kaj Villarratel.

Ĝi okupas totalan areon de 205,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 925 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 4 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Estis kaj restas du gravaj ge-monaĥejoj, nome Monaĥinejo Santa María de Gradefes kaj Monaĥejo San Miguel de Escalada.

La Monaĥinejo hvas romanikan preĝejon, klostron ktp. Ĝi estis fondita en la 12-a jarcento kaj trapasis gravajn historiajn okazaĵojn; nun la monaĥinoj blogas interrete.

La Monaĥejo havas mozarabajn elemntojn, estis fondita en la 10-a jarcento, eble rilate al reloĝado, uzante materialojn el romianoj kaj visigotoj. Lastatempe la regiona registaro helpis la restaŭradon de la konstruaĵaro.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti