Valdearcos de la Vega

Valdearcos de la Vega [baldeArkos delaBEga] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. Valdearcos de la Vega estas etimologie komprenebla kiel Valo de Arkoj de la Valkamparo.

Valdearcos de la Vega
100712 1153 02508 SLL Valdearcos Iglesia Frontón T01.jpg
Administrado
Poŝtkodo 47317 [+]
Demografio
Loĝantaro 49  (2022) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 4° 3′ U (mapo)41.642777777778-4.0475Koordinatoj: 41° 39′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 777 m [+]
Areo 14,33 km² (1 433 ha) [+]
Situo de Valdearcos de la Vega
Situo de Valdearcos de la Vega

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Valdearcos de la Vega [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Valdearcos de la Vega en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Panoramo de Valdearcos de la Vega.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 63 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj San Llorente, Corrales de Duero, Bocos de Duero, San Martín de Rubiales kaj Curiel de Duero. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojoj Madre kaj San Adrián. Plej proksima loĝloko estas Curiel de Duero.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Senjorlando de la Duko de Béjar kun ĉefurbo en Curiel de Duero

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, la pilorio kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti