Valle de Sedano

(Alidirektita el Valdelateja)

Valle de Sedano [BAlje deseDAno] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la plej oriento de la komarko Páramos. La loknomo Valle de Sedano povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Sedano, alude al loĝloko Sedano, kiu estas la municipa ĉefurbo.

Valle de Sedano
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 428  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 3° 45′ U (mapo)42.716944444444-3.7488888888889Koordinatoj: 42° 43′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 751 m [+]
Areo 264 km² (26 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Sedano (Provinco Burgoso)
Valle de Sedano (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Sedano
Valle de Sedano
Situo de Valle de Sedano
Valle de Sedano (Hispanio)
Valle de Sedano (Hispanio)
DEC
Valle de Sedano
Valle de Sedano
Situo de Valle de Sedano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Sedano [+]
vdr

Geografio redakti

 
Valle de Sedano en la komarko Páramos.
 
Blazondomoj en Cortiguera.
 
Escalada.
 
Pordego de la preĝejo de Escalada.
 
Tur-Palaco de Gallo en Escalada.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas dek ses loĝlokojn, okupas totalan areon de 264,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 409 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 44 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio, krom la ĉefurbon, enhavas jenajn dek submunicipojn: nome Cubillo del Butrón, Escalada, Gredilla de Sedano, Moradillo de Sedano, Nidáguila, Orbaneja del Castillo, Pesquera de Ebro, Quintanaloma, Quintanilla Escalada, Terradillos de Sedano kaj Valdelateja, plus kvar loĝlokojn nome Cortiguera, Mozuelos de Sedano, Nocedo kaj Turzo.

Historio redakti

Estis trovitaj restaĵoj de Paleolitiko.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo la 20an de novembro 1812 la retiriĝinta franca armeo rabadis en la areo.

Basconcillos formis parton de la komunumo Partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; dum en la Censo de Floridablanca de 1787, ĝi estis senjorlanda jurisdikcio kies reganto estis la Markizlando de Aguilar de Campoo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, kiel la Kanjono de Ebro ĉe Orbaneja del Castillo.

Inter vidindaĵoj menciindas la romanikaj preĝejoj, arkeologiaj kuŝejoj de dolmenoj, ktp.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Estas ventogeneratoroj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti