Valdemorillo de la Sierra

Valdemorillo de la Sierra [baldemoRIjo] (Valeto de la Maŭro aŭ pli malverŝajne Valo de la Maŭreto de la Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Valdemorillo de la Sierra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16...
Politiko
Urbestro Juan José Medina López
Demografio
Loĝantaro 77  (2016)
Loĝdenso 1,1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 2′ N, 1° 47′ U (mapo)40.0390387-1.7805458Koordinatoj: 40° 2′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 263 m [+]
Areo 70,27 km² (7 027 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdemorillo de la Sierra (Provinco Kvenko)
Valdemorillo de la Sierra (Provinco Kvenko)
DEC
Valdemorillo de la Sierra
Valdemorillo de la Sierra
Situo de Valdemorillo de la Sierra
Valdemorillo de la Sierra (Hispanio)
Valdemorillo de la Sierra (Hispanio)
DEC
Valdemorillo de la Sierra
Valdemorillo de la Sierra
Situo de Valdemorillo de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdemorillo de la Sierra [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas corucho [koRUĉo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 77 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,1 loĝ/km².

Situo redakti

Valdemorillo de la Sierra estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,263 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 70,27 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°02′21″N 1°46′50″Ok.

Historio redakti

Oni supozas romian devenon pro moneroj kaj amforoj trovitaj en diversaj lokoj de la komarko, sed eble temis pri malgrandaj setlejoj. Post la araba invado, la Olkadoj setlis en Huélamo kaj disiĝis tra la tuta montaro. Laŭ la nomo 'Valo de la maŭro', eble la dekomenca setlejo estis sur valo ĉe rivero, nome Guadazaón (Ŭadi Saaron, 'Valo de la malvarmo'). Post la komenco de la "Reconquista", plej verŝajne la setlejo translokiĝis al pli sekura loko, ĉar kie ĝi aktuale troviĝas oni trovis tombojn orientitajn al Mekko. En 1175 la loĝantoj malakceptis pagi impostojn kaj insurekciis kontraŭ la Kalifo de Kordovo. En 1178 post la konkero de Kvenko, la kristanoj alvenis al la rivero Cabriel kaj konkeris Cañete, post kio malgrandaj arabaj setlejoj falis sub la kristana hegemonio, inter kiuj Valdemorillo.

En 1480 la senjorlando Moya iĝis markislando kaj inter ties 32 vilaĝoj estis Valdemorillo de la Sierra. En 1521 kelkaj lokanos luktis en la insurekcio komunuma kontraŭ Karolo la 5-a kaj post sia malvenko ili estis kondamnita al punremado. Ĉirkaŭ 1580 la vilaĝo pintis per 580 loĝantoj, kio fluktuis laŭlonge de la historio. ​

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdemorillo de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Valdemorillo de la Sierra kie oni alvenis al la nunaj 77.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro rura turismo.

Vidu ankaŭ redakti