Valdepeñas de Jaén

Valdepeñas de Jaén [baldePEnjas de ĥaEN] (Valo de Rokoj de Ĥaeno) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 183,80 km2 kie loĝas 3 714 geloĝantoj, do loĝdenso estas 20,96 loĝ./km2.

Valdepeñas de Jaén
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 566  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 35′ N, 3° 49′ U (mapo)37.590555555556-3.8197222222222Koordinatoj: 37° 35′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 920 m [+]
Areo 183,8 km² (18 380 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdepeñas de Jaén (Provinco Ĥaeno)
Valdepeñas de Jaén (Provinco Ĥaeno)
DEC
Valdepeñas de Jaén
Valdepeñas de Jaén
Situo de Valdepeñas de Jaén
Valdepeñas de Jaén (Hispanio)
Valdepeñas de Jaén (Hispanio)
DEC
Valdepeñas de Jaén
Valdepeñas de Jaén
Situo de Valdepeñas de Jaén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdepeñas de Jaén [+]
vdr
La kvin municipoj de la komarko Sierra Sur de Ĥaeno. Valdepeñas de Jaén estas en viola koloro la plej nordorienta en la komarko.

Geografio redakti

 
Valdepeñas de Jaén en la provinco.

Frailes situas je 31 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Suda Montaro (do kun tereno partikulare montara), je altitudo de 920 msm.

De granda forsta areo, interne de la Subbetika Montaro, limas norde kun la montaro Sierra de la Pandera kaj sude kun la montaro Alta Coloma kaj disponas de gravaj malfermaj kverkarbaroj. La montaro Morenilla estas sude de Valdepeñas de Jaén, el kie eblas rigardi al najbaraj lokoj kiel Martos, Alcalá la Real, ktp.

Nordokcidente: Fuensanta de Martos Norde: Los Villares Nordoriente: Jaén kaj Campillo de Arenas
Okcidente: Fuensanta de Martos, Martos kaj Castillo de Locubín   Oriente: Campillo de Arenas
Sudokcidente: Alcalá la Real kaj Frailes Sude: Frailes Sudoriente: Campillo de Arenas kaj Noalejo

Historio redakti

 
Preĝejo kaj placo de la Konstitucio de Valdepeñas de Jaén.

Valdepeñas de Jaén estis fondita en 1539, kiel nova setlejo, kadren de la projekto de koloniigo kaj reloĝado de la montaroj de la Provinco Ĥaeno iniciatita en 1508, post la normaligo kaj definitiva integrado de la regno de Granado. Ekde 1539 oni desegnis la stratarplanon laŭ moderna urbanizado. Ĉirkaŭ 1550 la setlejo estus konstituita kaj dependa de la jurisdikcio de Ĥaeno. La ekonomia kaj socia prospero de Valdepeñas ebligis peton al Filipo la 2-a por havi propran jurisdikcion, ene de la regno Kastilio en 1558.[1]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Martínez Cabrera, Félix (2003). Instituto de Estudios Giennenses, ed. Historia de Valdepeñas de Jaén. Valdepeñas de Jaén: Diputación Provincial de Jaén. p. 778. ISBN 9788496047082. http://absys.dipujaen.es/digital/libros/D-7.781.pdf

Bibliografio redakti

  • Félix Martínez Cabrera, Historia de Valdepeñas de Jaén. 2003. Instituto de Estudios Giennenses.