Valdonė Čapek-Budraitytė

litova statistikisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Valdonė Kasperiūnienė)

Valdonė ČAPEK-BUDRAITYTĖ - de 1985 ĝis post 2011 Valdonė KASPERIŪNIENĖ, naskiĝis la  13-an de februaro 1963(nun 1963-02-13), do nun 61-jara - estas litova statistikistino kaj esperantistino. Ŝi studis ekonomikon kaj statistikon en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis inter la gvidaj membroj de la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno.

Valdonė Čapek-Budraitytė
ĝis post 2011 Valdonė Kasperiūnienė
Persona informo
Naskiĝo 13-a de februaro 1963
Lingvoj Esperantolitovaanglarusa
Nacieco litovo
Ŝtataneco LitovioLuksemburgo
Okupo
Okupo esperantisto • statistikisto
vdr

Post fino de la studo en 1985, ŝi komencis profesian karieron en la Statistika Instituo de Litovio. En 1992 ŝi membriĝis en ties unuo pri statistikoj de ekstera komerco, kaj respondecis pri la metodologia evoluo de pridoganaj statistikoj kaj realigo de la internaciaj rekomendoj pri ili. Ekde la jaro 1995 ŝi gvidas tiun unuon.

En 2005 Valdonė Kasperiūnienė eklaboris en la Eŭropa Statistika Oficejo Eurostat, samtempe plutenanta sian postenon en Litovio, kaj en Luksemburgo respondecis pri la evoluigo kaj realigo de statistikaj projektoj kunlaboraj inter membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj najbaraj nemembroŝtatoj (aparte en orienta Eŭropo kaj la mezaziaj landoj de eksa Sovetunio). Plie ŝi laboris pri la metologia pluevoluigo de la statistikoj pri komerco ene de la Eŭropa Unio. Laŭ la stato de 2011, ŝi estis gvidantino de la sekcio pri statistiko de internacia komerco pri varoj kaj servoj en la unuo pri internaciaj transakcioj (angle Section of International Trade in Goods and Services Statistics within the International Transactions unit) de Eurostat en Luksemburgo. Inter ŝiaj plej gravaj respondecoj estis la starigo de eŭropaj reguligoj, de metodologiaj iloj, de ligoj kaj kunigoj de statistikoj je internacia komerco pri varoj kaj servoj. Post tio ŝi divorcis de la esperantisto Arvydas Kasperiūnas, mallongan tempon rehavis la denaskan familian nomon Budraitytė, en Luksemburgo duafoje edziniĝis kaj nun nomiĝas Čapek-Budraitytė. Nun ŝi laboras kiel libera konsilisto pri ekonomiko kaj statistiko en Waldbillig-Christnach, parto de la luksemburgia kantono Echternach. Du plenkreskaj infanoj de ŝi, Jonė kaj Jurgis, estas studentoj, respektive en Vieno kaj Luksemburgo.

Eksteraj ligiloj redakti