Crémenes

(Alidirektita el Valdoré)

Crémenes [KREmenes] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. En ties montara teritorio fluas la rivero Esla.

Crémenes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 24980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 530  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 54′ N, 5° 9′ U (mapo)42.902777777778-5.1430555555556Koordinatoj: 42° 54′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 1 003 m [+]
Areo 153,12 km² (15 312 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Crémenes (Provinco Leono)
Crémenes (Provinco Leono)
DEC
Crémenes
Crémenes
Situo de Crémenes
Crémenes (Hispanio)
Crémenes (Hispanio)
DEC
Crémenes
Crémenes
Situo de Crémenes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Crémenes [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Vintre.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aleje, Argovejo, Ciguera, Corniero, Crémenes, Lois, Remolina, Salamón, Las Salas (en la foto de la tabelo), Valbuena del Roblo, Valdoré, La Velilla de Valdoré, Verdiago kaj Villayandre, okupas totalan areon de 153,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 522 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 80 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Valbuena del Roblo norde, Las Salas nordoriente, Argovejo oriente, Villayandre sude, Pico Relance okcidente kaj Corniero nordokcidente.

Parto de la municipa teritorio apartenas al la Regiona Parko Picos de Europa.

Historio redakti

Plej verŝajne estis loĝado en antaŭromia kaj romia epokoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti