Valence (Drôme)

komunumo en la departemento Drôme de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valence.

Valence [valɑ̃s] estas urba komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Drôme, okcitane Droma, estante ties ĉefurbo, kaj en la pli vasta regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes, okcitane Auvèrnhe Ròse Aups). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Valence, ankaŭ estante ties ĉefurbo, kaj dividiĝas al la kvar kantonoj Valence-1, 2, 3 kaj 4.

Valence (Drôme)
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Drôme
Arondismento Valence
Kantono Valence-1, 2, 3, 4
INSEE kodo 26362 [+]
Poŝtkodo 26000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64 483  (2021) [+]
Loĝdenso 1 758 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 56′ N, 4° 53′ O (mapo)44.93254.8908333333333Koordinatoj: 44° 56′ N, 4° 53′ O (mapo) [+]
Alto 123 m [+]
Areo 36,69 km² (3 669 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valence (Drôme) (Drôme)
Valence (Drôme) (Drôme)
DEC
Situo de Valence (Drôme)
Valence (Drôme) (Francio)
Valence (Drôme) (Francio)
DEC
Situo de Valence (Drôme)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valence (Drôme) [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 64 483 loĝantoj sur areo de 36,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 758 loĝantoj/km². En 2010 la komunumo havis 63 405 loĝantojn[1]. La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Guilherand-Granges, Soyons, Alixan, Beaumont-lès-Valence, Bourg-lès-Valence, Chabeuil, Malissard, Montéléger, Montélier, Portes-lès-Valence kaj Saint-Marcel-lès-Valence.

Ĝiaj loĝantoj franclingve nomiĝas valencois.

Valence situas sur la maldekstra bordo de Rodano kaj estas industria centro kaj merkato por agronomiaj produktoj. Ĝi havas romian kapelon kaj renesancan kapelon “Pendentif” (1548). Valence estas rigardata kiel la norda pordego al Provence.

Valence, la romia kolonio Valentia, de la 4-a jarcento estas sidejo de episkopo, kiu ankaŭ posedis la regno-povon super la urbo.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Famuloj rilataj al Valence

redakti

Referencoj

redakti
  1. Insee. Populations légales 2010 - 26362-Valence (france). Alirita 18-an de junio 2013.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti