Valencia de Don Juan

Valencia de Don Juan [baLENzja dedonĤŬAN] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Valencia de Don Juan estas komprenebla kiel Valencio de Don Johano. Valencia de Don Juan nomiĝis Comeniaca kaj Castrum Covianca en romia epoko. En frua Mezepoko aperis kiel Cives Quoianka kaj Coyanza aŭ Coyança (kiel montriĝas en la aktuala blazono), nomo kiu pluis ĝis la 13-a jarcento en kiu oni ŝanĝis al Valencia, unue Valencia de León aŭ Valencia de Campos kaj finfine Valencia de Don Juan honore al la infanto Johano de Portugalio,​ filo de la portugala reĝo Petro la 1-a kaj de Agnesa de Kastro, nome unua duko de la vilaĝo.​

Valencia de Don Juan
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 185  (2023) [+]
Loĝdenso 89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 5° 31′ U (mapo)42.293888888889-5.5197222222222Koordinatoj: 42° 18′ N, 5° 31′ U (mapo) [+]
Alto 762 m [+]
Areo 58,5 km² (5 850 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valencia de Don Juan (Provinco Leono)
Valencia de Don Juan (Provinco Leono)
DEC
Valencia de Don Juan
Valencia de Don Juan
Situo de Valencia de Don Juan
Valencia de Don Juan (Hispanio)
Valencia de Don Juan (Hispanio)
DEC
Valencia de Don Juan
Valencia de Don Juan
Situo de Valencia de Don Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valencia de Don Juan [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Rivero Esla.
La kastelo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabañas kaj Valencia de Don Juan, okupas totalan areon de 58,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 159 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kiel aliaj apudaj loĝlokoj en la provinco, sed male akiris 3 300 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro sia funkcio kiel komarka centro.

Ĝi distas 39 km de Leono, provinca ĉefurbo; la municipa teritorio estas sur monteto en ebenaĵo inter la apuda rivero Esla kaj Los Oteros. Ĝi limas kun Villamañán, Fresno de la Vega, Pajares de los Oteros, San Millán de los Caballeros, Villademor de la Vega, Villabraz, Toral de los Guzmanes, Villaornate y Castro kaj Villabraz.

Historio redakti

 
Monumento al Ferdinando la 1-a kiu alvokis la Koncilion de Kojanza.

Estas atestiloj el antaŭromia epoko (nome el la Bronzepoko kaj grava setlejo el la Ferepoko), el la Romia Imperio (tomboŝtonoj, mejloŝtono, murego) kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. La murego ne haltigis la alvenon de Almanzor en la jaro 996. En 1055 en la urbo okazis la Koncilio de Kojanza, alvokita de la reĝo Ferdinando la 1-a, kiu adoptis la roman riton anstataŭ la visigota rito per kio definitive oni aliĝis al la papa aŭtoritato.

La urbo estis sidejo siavoce de la Senjorlando de Valencia de Campos, la Graflando de Valencia de Don Juan kaj la Duklando de Valencia de Campos. En la 16-a jarcento la lokano Alonso Arias de Villasinda fondis en areo de la nuntempa Venezuelo la urbon Nueva Valencia del Rey, uzante la nomon de sia naskurbo; tiu urbo havas nuntempe 1 484 430 loĝantojn (2011).

Dum la Hispana Enlanda Milito nome la 20an de Septembro 1936 estis tute eksterleĝe arestitaj ses lokanoj inter kiuj kvar skabenoj kaj portitaj al prizono en Leono kaj el tie survoje al Astorga, sed estis, kiel multaj aliaj, mortpafitaj ĉe Villadangos, kie ili estis enterigitaj en komuna tombego kaj nun iliaj restaĵoj estas malfacile identigeblaj. Ili estis Víctor Pérez Barrientos, Marcelino Quintano Fernández, Jesús Luengos Martínez kaj Urbano González Soto. Ankaŭ Antonio García Pérez, socialisto de Valencia de Don Juan, estis enprizonigita en Leono kaj poste same mortpafita.

En Majo 1975 intenco instalis atomcentralon en la municipa teritorio de Valencia de Don Juan rezultis en forta kontraŭstaro fare de la lokanoj kio sukcesis la nerealigon de la projekto.

Ekonomio redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (maizo kaj aliaj cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). En Valencia de Don Juan estas la sidejo de la protektita devennomo Denominación de Origen Tierras de León, sed la vinproduktado, kvankam ekzistanta, ne estas tiom disvolvigita kiom ĉe apudaj lokoj kiel Pajares de los Oteros.

Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto). Sed ĉefa enspezofonto kaj dunga sektoro estas industrio (ceramiko Ceranor kiu fabrikas brikojn, tegolojn, kahelojn ktp., lignoproduktado de Garnica Plywood el poploj, kaj Composites por ventogeneratoroj. Ankaŭ servoj gravas.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti