Valentin Melnikov

Valentin Viktoroviĉ MELNIKOV (ruse Валентин Викторович Мельников; naskiĝis la 18-an de julio 1957) estas rusa esperantisto ekde 1982 kaj inĝeniero-kemiisto laŭ diplomo. Ekde la 1980-aj jaroj ĝis 2015 li laboris kiel komputisto. Li konstante loĝas en Moskvo. Li estas diplomita instruisto de Esperanto, membro de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio, poeto, tradukisto el la rusa kaj aliaj lingvoj, ĵurnalisto, recenzisto, kunaŭtoro de la libroj "La birdo Gamajun" (1989), "Moskvaro" (1998), "Lena..." (1998), "Mondoj" (2001), "Moskvaj sonoriloj" (2007), "El ombro" (2008). Atentindas liaj akre satiraj poemcikloj "Socia moralo" kaj "Observoj de biletkontrolisto", ankaŭ lirika "Sonetoj al mia Muzo". Furoris lia traduko de maldeca poemo Kojonov Luĉjo (1995).

Valentin Melnikov
VMelnikov.jpg
Valentin Melnikov
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1957
en Sovetunio Sovetunio
Lingvoj Esperanto
Nacieco ruso
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Universitato de ĥemia teĥnologio Dmitrij Mendelejev de Rusio
Okupo
Okupo poeto • esperantisto • mind gamer
Esperanto
Tradukis en Esperanton satirajn poemciklojn, novelojn, versromanon "Eŭgeno Onegin"
Esperantistiĝis en 1982
Information icon.svg
vdr

Li tradukis kelkajn novelojn de Anton Ĉeĥov kaj Lev Tolstoj. Faris la plej plenan kaj precizan tradukon de la versromano "Eŭgeno Onegin" de Aleksandr Puŝkin (eldonita de 'Sezonoj', 2005). En 2007-2015 li tradukis elektitajn verkojn de rusaj poetoj de 18-19-a jarcento, la materialoj por estonta Rusa Antologio regule aperis en "La Ondo de Esperanto". En 2016 kaj 2018 ricevis honoran mencion en Belartaj konkursoj de UEA.

Li verkis grandan artikolon pri Esperanto en multvoluma ruslingva "Porinfana enciklopedio" (1998) - kelkaj fakuloj nomis ĝin la plej bona ruslingva enciklopedia artikolo pri Esperanto. Redakciano de "La Ondo de Esperanto" ekde ties (re)apero en 1991 kaj de Ruslanda Esperantisto, Moskva Gazeto, Survoje. Redaktoro de "Cerbe kaj Kore" (1998-2000). Kontribuis al BA1, BA7, BA8, BA12, BA17, BA19, BA24. Konstante kunlaboras en La Karavelo. Liaj verkoj (ĉefe poemoj kaj recenzoj) aperis ankaŭ en Esperanto (UEA), Hungara Vivo, Literatura Foiro, Litova Stelo, Monato, Sezonoj, Esperantista Tribuno kaj aliaj.

La moskva kongreso de REU (1997) komisiis al li gvidi la Literaturan sekcion de REU. Estrarano de REU en 2015-2017.

Konata en la medio de intelektaj ludoj. En 1994-2000, 2009 kaj 2011 sukcese partoprenis en televida "Propra ludo". En 2006 iĝis ĉampiono de Rusio en la ludo "Kio? Kie? Kiam?" kun la teamo "Nesprosta".

Li ankaŭ estas naturisto, fakdelegito de UEA kaj kunlaboranto en la projekto "Ekparolu!" de la retejo edukado.net. En 2019 elektita membro de Akademio de Esperanto.

En majo 2020, la blogo Teo kaj Libroj publikigis artikolon pri la Movado MeToo[1] kaj demandis ĉu ĝi estas problemo en la esperanta movado. La aŭtoro rakontis pri okazaĵoj de seksĝenado dum renkontiĝoj, iuj jam publikaj (kiel la estrarano de TEJO forĵetita el IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto[2][3]) kaj aliaj nepublikaj okazaĵoj kiujn li vidis. Forta kritiko de la artikolo venis de Melnikov. Li diris ke eble la seksĝenado ne okazis sed la virinoj imagis aŭ deziris ĝin, eble ili mensogis ĉar la viro ne volis pagi aŭ edziĝi, eble ili akuzis gravulon nur ĉar iu konkurenculo de tiu pagis ilin kaj por ĉiu vera akuzo de seksĝenado, estas dek imagitaj.[4]. Pro tio, Nielsen plendis al la Akademio pri Melnikov. La Akadamio publikigis oficalan respondon kiu bedaŭris la vortojn de Melnikov sed ne eksigis lin de la estraro.

Eksteraj ligilojRedakti

Rete legeblaj verkojRedakti

ReferencojRedakti