Valentin Sauerbrey

Valentin SAUERBREY naskiĝinta en 1804 en Zella, mortinta la 26-an de februaro 1881 en Bazelo) estis germana pafilfaristo kiu longe aktivis en Svislando.

Valentin Sauerbrey (pafista festo en Zuriko, 1859
Vido disde la ateliero al la arsenalo, Bazelo ĉ. 1874

Vivo redakti

Estante filo de pafilfaristo li trejniĝis samfake hejme aŭ eble ĉe alia sammetiisto en Zella. Ĉar lia talento superis provincajn karierplanojn (li ekz. ankaŭ majstris en gravurado de kupraĵoj kaj feraĵoj) li nomumitis fare de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) oficiala landa pafilfaranto.

En 1840 li eksponis en Lepsiko duoblan kartoĉan fusilon.[1] Malgraŭ bonegaj karierevoluigebloj li kandidatis por la posteno de arsenalgardisto en Bazelo. Eblas ankaŭ ke la tiama bazela registarkonsilisto Lukas von Mechel proponis al li tiun ĉi paŝon. Antaŭ ol akcepti Sauerbrey insistis daŭre havi la rajton labori kiel privata pafilfaristo.

Policarmiloj redakti

 
Sauerbrey, policista pafilo

Von Mechel apogis Sauerbrey ankaŭ pro la plano krei modernajn ofic-pafilojn. Mechel sciis ke Sauerbrey estis farinta pinglo-prajman pafilon kiu eĉ estis pli bona ol la prusia originalo. Ankaŭ konatas pli malfruaj evoluiigoj de dukuglujajn pulvopafiletojn kaj (en 1877/78) de sen iloj dispecigebla revolvero de kalibro 455. Sed oni ne cias ĉu tiu ĉi armilo prezentitis ankaŭ al la svisa revolverkomisiono.

Inter la oficialaj taskoj de Sauerbrey nomibriĝis ankaŭ la flegado kaj riparado de (personaj kaj nepersonaj) servad-armiloj. Ĝis malfermo de la armilfabriko Eidgenössische Waffenfabrik (1875), (personaj) armiloj, pistoloj kaj fafiloj faritis en kantonaj arsenaloj aŭ de privatuloj laŭ oficialaj preskriboj. Sama estis la situacio ĉe ŝanĝoj ĉearmilaj aŭ faro de armileroj. Li havis multajn patentojn.

Ekspozicioj redakti

  • Historisches Museum Basel, okaze de la 6-a kongreo de la Internacia ligo de muzeoj pri armiloj kaj milithistorio, majo 1972.
  • industria ekspozicio, Londono 1851
  • Universala Ekspozicio, Parizo 1855
  • industria ekspozicio en Bern (kun medalogajno)
  • Waffenconcours en Torino, 1859

Referencoj redakti

  1. Verzeichniss der fünften Industrie-Ausstellung der Leipziger polytechnischen Gesellschaft in der deutschen Buchhändlerbörse. Fr. Nies, Leipzig 1840, p. 27.

Literaturo redakti

  • Kriss Reinhart kaj Jürg A. Meier: Pistolen und Revolver der Schweiz seit 1720. Verlag Stocker und Schmid AG, Dietikon-Zürich 1898, ISBN 3-7276-7128-9.
  • Peter F. Kopp, Christian Reinhart (eld.): Valentin Sauerbrey in Basel 1846-1881. Katalog der Ausstellung im Historischen Museum Basel. Bollmann, Basel 1972.
  • Wolfgang Schneewind: Der Büchsenmacher und Basler Zeugwart Valentin Sauerbrey, 1804–1881. Historisches Museum Basel, Basel 1949.
  • Rolf Brönnemann: Der Basler Büchsenmacher Valentin Sauerbrey. Zur Entwicklung des Revolvers im 19. Jahrhundert. 1965.