Valentinus Radecius

Valentinus Radecius, laŭ hungarlingve kutima nomordo Radecius Bálint, (malofte Radeczki Bálint) estis pastro, unitariisma episkopo.

Valentinus Radecius [1] naskiĝis en la 1550-aj jaroj en Danzig (nuntempa Gdańsk en Pollando). Li mortis la 18-an de aŭgusto 1632.

Biografio redakti

Valentinus Radecius estis lernejestro en la 1600-aj jaroj, kie li helpis rifuĝintojn el Transilvanio. Unu el la rifuĝintoj en 1605 invitis lin al Kolozsvár, kie li iĝis vicpastro por saksoj. Li estis ankaŭ lernejestro post monatoj. Li estis elektita unitariisma episkopo en 1622.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Geistliche Gesänge ...’’ (1620)
  • ’’Disciplina Ecclesiastica. In usum Ecclesiarum Unitariarum in Transylvania dispersarum conscripta’’ (1626, 1694)

Fontoj redakti