Malfermi la ĉefan menuon
Orgeno en Sion (Svisio)

La orgeno de la baziliko de Valère en Sion/svisio estas krom la instrumentoj en Rysum, Kiedrich kaj Ostönnen unu el la plej malnovaj ludeblaj orgenoj tutmonde.

Enhavo

HistorioRedakti

Pro la dato de la surpentrado de la kesto konsidereblas 1435 kiel konstrujaro de la orgeno . Ankaŭ la rezulto de la ekzamenado per la metodo Karbono 14 allasas tiun ĉi ekestojaron. Supozeble la orgeno havis tonamplekson ekde B-a2 kaj konsistis el blokpozitivo, kiu havis ĝis 18 faifilojn po tono.

Ekde ĝis 1686 ĝis 1688 Christoph Aebi alikonstruis la orgenon al barokinstrumento. Li renovigis la klavarojn, ventkestojn kaj mekanikon, aldonis registroŝaltilaron samkiel aliajn registrojn. Parto de la malnovaj fajfiloj estis reuzataj kaj ankoraŭ nuntempe estas konservita.

Post kiam la orgeno komence de la 20-a jarcento pli kaj pli kadukiĝis, en 1954 oni ĝisfunde restaŭrigis ĝin.

DispozicioRedakti

Manualo CDEFGA-c3
principalo 8' C-B el ligno malanaŭ la kesto, ekde B el metalo en la fasado
oktavo 4' C-F el coppel 4' (komuna utiligo de la fajfiloj), ekde G el metalo
coppel 4' ferma, el nuksarba ligno; kovriltabulo, antaŭmetaĵo kaj fajfilpiedo el unu peco
kvinto major 22/3' C-F kiel 11/3'
oktavo 2'
kvinto minor 11/3' ekde d diesa2 kiel 22/3'
miksturo 2f.
 
Pedalo CDEFGA-c0
subbaso 16' + 8' fermaj lignofajfiloj sur aparta kesto malantaŭ la kesto
kroĉita al la manualo
  • La metalfajfiloj por la tonoj B-f2 de la principalo 8', la oktavo 2', la kvinto minor 11/3' kaj la 1'-serio de la miksturo evidente sonserviĝis el gotika epoko.
  • La metalfajfiloj el gotika epoko estas gisitaj el plumbo sur sablo, la antaŭa flanko de la fasadofajfiloj el stano.
  • La kombinado de la miksturo Mixtur estas nekutima:
C-b bemola0: 1' + 1/2'
b0-h1: 1' + 4/5'
ekde c2: 2' + 13/5'

KestoRedakti

La starejo de la orgeno en la t.n. „hirundonesto“ je la okcidenta flanko ŝajnas originali, kvankam verŝajne Aebi kreis ties nuntempan formon. La kesto konserviĝis kune kun la duklapa pordo pentrita Peter Maggenberg kaj la gotikaj ornamaĵoj. La pligrandigita ventkesto tamen malebligas la fermadon de la pordoj. Tial oni forprenis la eksterajn flankojn de la aloj kaj aparte ekpoziciis ilin.

LiteraturoRedakti