Valerian Pidmohilnij

Pidmohilnij Valerian ukraine Валер'ян Підмогильний (1901-1937) - verkisto kaj tradukisto. Naskiĝis en Katerinoslavo (nuna Dnipro). Eklerninte la francan infanaĝe, li fariĝis unu el ĉefaj ukrainaj tradukistoj de la franca literaturo. Studis juron kaj matematikon, sed dediĉis sin al literaturo ukraina.

Valerian Pidmohilnij
Persona informo
Валер'ян Петро́вич Підмоги́льний
Naskiĝo 20-an de januaro 1901 (1901-01-20)
en Pysarivka
Morto 3-an de novembro 1937 (1937-11-03) (36-jaraĝa)
en Solovecaj insuloj
Mortis pro nenatura morto vd
Mortis per mortopafo vd
Tombo Sandarmoĥ vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukrainafranca vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Oles Honchar Dnipro National University vd
Subskribo Valerian Pidmohilnij
Profesio
Okupo vortaristo • lingvistoverkistotradukisto vd
Laborkampo literaturotraduko vd
Verkado
Verkoj Misto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia talento ekburĝonis en 20-aj jaroj de XX-a jc., kiam li verkis multajn rakontojn kaj romanon "Misto" (Urbo). 1934 - arestita pro la aparteno "al la grupo de verkistoj-naciistoj kun terorisma rilato al komunism-partiaj ĉefoj". Ekzelita al Solovki-a insularo, kie li estis pafmortigita en 1937, por "liberigi la lokon al aliaj malliberuloj".

Lian rakonton "La historio de sinjorino Ivha" esperantigis Viktor Pajuk (Esperanto USA, 2006, 5-6).