Valerianoideoj

(Alidirektita el Valerianacoj)

La Valerianoideoj (Valerianoideae) estas hodiaŭ subfamilio en la familio Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae), ene la ordo de la Dipsakaloj (Dipsacales). Antaŭe la klado estis en propra familio, tiu de la Valerianacoj (Valerianaceae). Vidu en NPIV.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Valerianoideoj
oficina valeriano (Valeriana officinalis)
oficina valeriano (Valeriana officinalis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
„Kaprifoliacoj“ Caprifoliaceae
Raf.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo de la trifolia valeriano (Valeriana tripteris)
 
infloresko kaj kontraŭstarantaj folioj de Fedia cornucopiae
 
Patrinia triloba
 
Valerianella radiata

Habito kaj folioj redakti

La subfamilio konsistas plej ofte el multjaraj aŭ dujaraj, malofte unujaraj herbaj plantoj, malofte el arbustoj. La arbustoj el tiu subfamilio plejparte hejmiĝas en la Andoj. La plantoj havas pivotradikojrizomoj kiel supervivaj organoj. Sur la planta surfaco povas esti blankaj, murĉelaj haroj (triĥomoj).

La folioj estas bazestarantaj kaj/aŭ kontraŭstarantaj ĉe la tigo. La foliplato estas simpla aŭ pinata kun glata aŭ diversspece denta rando.

Infloreskoj, floroj, fruktoj kaj semoj redakti

La simplaj aŭ kunmetitaj , cumaj infloreskoj staras super brakteoj. La floroj estas plejofte duseksaj nur malofte unuseksaj. Ili estas radiosimetriaj ĝis iom nesimetriaj kun duobla involukro. La kaliko estas ĉe Nardostachys kvinloba, ĉe Patrinia apenaŭ denta kaj ĉe Valeriana rigidtriĥomaj, pinataj kaj papussimila. La plej multaj blankecaj aŭ ruĝecaj petaloj estas tubforme kunkreskintaj, kelktempe dulipaj malofte kun tri ĝis kvin pintoj. La floroj originaj genroj havas kvar stamenoj; ĉe la aliaj genroj okazis redukton ĝis nur unu stameno. La tri karpeloj estas kunkreskinta al unu hipogina ovario. Nur unu el la karpeloj estas fekunda kun unu pendanta ovolo. La pistilo havas simplan aŭ triloban stigmon.

La florkaliko pligrandiĝas ĉe la plej multaj specioj kaj elkreskas dum la maturiĝo al haroj, hokoj, flugiloj ktp. kiuj helpas al la disvatigo de la aĥensimilaj dehiskaj fruktoj. Ĉe la Centrantoj (Centranthus) formiĝas ĉe unu planto diversaj specoj de fruktoj.

Enhavosubstancoj redakti

La plantpartoj enhavas karakteran odoron, kaŭzitaj de monoterpenoidaj kaj seskviterpenoidaj volatilaj oleoj.

Sistematiko kaj disvastigo redakti

La plej multaj specioj de la subfamilio Valerianoideoj devenas el la moderaj regionoj de la norda hemisfero kaj el la Andoj. En la tropika Afriko, sur Madagaskaro kaj en Sudorientazio kaj Aŭstralio ili mankas komplete.

La plantfamilio Valerianacoj estas starigita de August Johann Georg Carl Batsch. La Valerianacoj (Valerianaceae) estis rigardata kiel transira familio inter la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae) kaj la Dipsakacoj (Dipsacaceae). Ĉe kelkaj aŭtoroj ĝi hodiaŭ havas la rangon de subfamilio Valerianoideoj en la familio de la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae). Ni sekvas la opinion de APGIII, kiu metis la tiuj genroj en la plantfamilio de la Kaprifoliacoj [1].

La familio Valerianacoj Batsch, subfamilio Valerianoideoj Raf. aŭ tribo Valerianeae Dumort. ĝi konsistas hodiaŭ el ok genroj kun ĉ. 350 specioj. La preskaŭ tutmonda disvastiĝo , krom Aŭstralio kaj Novzelando, situas plej ofte en pli altaj regionoj kaj ofte en montaraj regionoj.

Fontoj redakti

Literaturo redakti

  • Deyuan Hong, Fred R. Barrie, Charles D. Bell: Valerianaceae. en: ISBN 978-1-935641-04-9, pp=661–671. komentario= propra familio Valerianacoj, PDF-Dosiero .
  • Yasin J. Nasir: Flora of West Pakistan 101: Valerianaceae.Stewart Herbarium. Rawalpindi. 1976. pp1–21

online}}

  • Charles D.Bell, Michael J.Donoghue:Phylogeny and biogeography of Valerianaceae (Dipsacales) with special reference to the South American valerians. Organisms, Diversity & Evolution. volumo 5 n-ro 2. 2005 . pp. 147−159

Referencoj redakti

  1. Angiosperm Phylogeny Group: An update of the Angiosperm Phylogeny Group classification for the orders and families of flowering plants: APG III Botanical Journal of the Linnean Society, Band 161, 2009, S. 105-121.
  2. Nereida Xena de Enrech, Joël Mathez. (1998) Genetic control of fruit polymorphism in the Genus Fedia (Valerianaceae) in the light of dimorphic and trimorphic populations of F. pallescens, Plant Systematics and Evolution, p. 199–210. doi:10.1007/BF00985668.
  3. Deyuan Hong, Fred R. Barrie, Charles D. Bell: Valerianaceae. Patrinia. In Ŝablono:BibISBN (Abschnitt Beschreibung)

Eksteraj ligiloj redakti