Valerius Wilhelm Neubeck

Valerius Wilhelm NEUBECK (naskiĝinta la 21-an de januaro 1765 en Arnstadt, mortinta la 20-an de septembro 1850 en Wałbrzych) estis germana kuracisto kaj verkisto.

Valerius Wilhelm Neubeck
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1765 (1765-01-21)
en Arnstadt
Morto 20-an de septembro 1850 (1850-09-20) (85-jaraĝa)
en Wałbrzych / Waldenburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kuracistoaŭtoro • kuracisto-verkisto
vdr
Naskiĝdomo de Neubeck ĉe Holzmarkt nr 4
monumento por Neubeck je sia nova situo antaŭ la naĝejo; fone videblas la pordego Fischtor

Vivo redakti

Valerius Wilhelm estis la ununura filo de la kortega apotekisto Wilhelm Friedrich Neubeck. En la jaro 1783 li venis ĉe riĉajn parencojn al Legnica, kie li frekventis la gimnazion. En la jaro 1785 li komencis studon de medicino en Göttingen, kiun li kontinuigis 1787 en Jena. Tie li doktoriĝis unu jaron poste. Li ekdeĵoris en Legnica kiel ĝenerala medicinisto kaj iĝis en 1793 distrikta ĉefkuracisto de la regiono de Ścinawa. En 1822 li nomumitis kortega konsilisto sed devis ses jarojn poste ĉesigi la deĵoradon kuracistan pro komenciĝanta blindiĝo. En 1834 li perdis pro incendio la domon kun multvalora biblioteko. Li translokiĝis al la bofilo, la kuracisto Johann Wilhelm Ludwig Rau al Wałbrzych.

Verkista agado redakti

En 1795 Neubeck publikiĝis je propraj kostoj la instruan poemon "Die Gesundbrunnen. Ein Gedicht in vier Gesängen". La unua kanto temigis la estiĝon de sanigaj fontoj, la dua listigas la fontojn tiajn en Germanlando, la tria donas regulojn pri bona utiligo de la fontoj kaj la kvara donas konsilojn por plifortigi kaj konservi la sanstaton.

Je la komenco neniu estis atentigita prie. Sed en 1797 August Wilhelm Schlegel substrekis ties gravecon en nr. 243 de la gazeto "Allgemeine Literatur-Zeitung" (de Jena). Georg Joachim Göschen eldonis en Lepsiko novan eldonon kiu iĝis tre populara.

Neubeck publikigis krome kelkajn medicinajn artikolojn en gazeto redaktita de Christoph Wilhelm Hufeland.

Verkoj redakti

  • Die Zerstörung der Erde nach dem Gericht. 1785
  • Gedichte. 1792

Honoroj redakti

Dekstre de la Zoologia ĝardeno de Arnstadt troviĝas monumenta ŝtono en la honoro de Neubeck.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valerius Wilhelm Neubeck en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti