Vallabhbhai Patel

"Sardar" Vallabhbhāī Jhaverbhai PAṬEL (guĝarate: સરદાર વલ્લભભાઈ પટેલ, nagarie: सरदार वल्लभभाई पटेल, IFA: [sɐrd̪a:r ʋɐllɐbʰbʰa:i pɐʈe:l]; naskiĝinta je la 31-a de oktobro 1875 - 1950, estis barata politikisto kaj ŝtatministro, disĉiplo de Gandhi, kiu grave rolis en la luktado por sendependigi Baraton el brita kolonieco kaj por unuigi la centojn da princlandoj kaj aliaj regnetoj en unu grandan landon. En Barato oni kutime antaŭfiksas al lia nomo la titolon "Sardar", t.e. "Ĉefo".

Vallabhbhai Patel
Sardar patel (cropped).jpg
Persona informo
Vallabhbhai Patel
Naskiĝo 31-an de oktobro 1875 (1875-10-31)
en Nadiad, Bombay Presidency, British Raj Red Ensign.svg Brita Hindio
Morto 15-an de decembro 1950 (1950-12-15) (75-jara)
en Mumbajo, Bombay State
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Religio hinduismo [#]
Lingvoj guĝaratahindiaangla [#]
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato [#]
Alma mater Meza Templo • City Law School [#]
Partio Barata Nacia Kongreso [#]
Familio
Edz(in)o Jhaverben Patel [#]
Infanoj Dahyabhai Patel • Maniben Patel [#]
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • pledadvokato • juristo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Patel pasigis sian fruan vivon en la guĝarata kamparo, fariĝante plejparte aŭtodidakta tamen sukcesa advokato. Lin inspiris la verko kaj filozofio de Mahatma Gandhi. Li organizis la kamparanojn de Ĥeda (urbo), Borsad kaj Bardoli (ĉiuj en Guĝarato) en neperforta civila malobeado kontraŭ subpremaj britaj politikoj. Tiel li fariĝis unu el la plej gravaj gvidantoj en Guĝarato, kaj eniris la estraron de la Barata Nacia Kongreso; li organizis la partion por balotoj en 1934 kaj 1937, kaj preparis la grundon por la Aŭgusta Movado de 1942.

 
la Statuo de Unueco portretante lin ĉe la rivero Narmado

Kiel la unua barata Ministro pri Enlandaj Aferoj kaj Deputita Ĉefministro de Barato, Patel organizis helpon por rifuĝintoj en Barata Panĝabio kaj en Delhio, kaj gvidis la klopodojn repacigi la tutan landon. Li estris la unuigadon de la lando el la 565 duonaŭtonomaj princlandoj kaj brit-epokaj koloniaj provincoj. Uzante kaj persvadon diplomatian kaj armean okupadon, li sukcesis submeti preskaŭ ĉiun princlandon al la centra registaro. Oni kromnomis lin "La Ferulo de Barato". Li helpis establi la tutlandan modernan servaron, kaj li estis unu el la plej fruaj subtenantoj de rajto pri proprietado, kaj por libera entreprenado kaj merkato en Barato.

La 31-an de oktobro 2018 inaŭguriĝis bronza statuo de Patel ĉe la rivero Narmado, en lia naskoŝtato Guĝarato. Ĝi estas 182 metrojn alta, la plej alta en la mondo. Ĝia konstruado postulis kvin jarojn da laboro, je la kosto de 350 milionoj da eŭroj.

Vidu ankaŭRedakti