Valle de Oca [Balje deOka] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca. La loknomo Valle de Oca estas komprenebla kiel Valo de Oca [Oka].

Valle de Oca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09258
Demografio
Loĝantaro 164  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 3° 19′ U (mapo)42.433055555556-3.3166666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 863 m [+]
Areo 38,47 km² (3 847 ha) [+]
Valle de Oca (Provinco Burgoso)
Valle de Oca (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Oca
Valle de Oca
Situo de Valle de Oca
Valle de Oca (Hispanio)
Valle de Oca (Hispanio)
DEC
Valle de Oca
Valle de Oca
Situo de Valle de Oca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Oca [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
 
Villalbos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 169 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 60 el 1991.

Ĝi distas 40 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas formata per la loĝlokoj Cueva Cardiel, Villalmóndar, Villalbos, Villanasur Río de Oca (tie estas urbodomo), Villalómez kaj Mozoncillo de Oca.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Poste, en la unua duono de la 10-a jarcento, aperis la familio Ansúrez, kiu fondis kaj reloĝis Villanasur Río de Oca; kastilia grafo konata en la mozaraba mondo kiel Abolmondar Albo, fondis kaj reloĝis Villalmóndar kaj Villalbos. En la teksto Episodio Tebular, kaj Fernando Ansúrez kaj Abolmondar Albo estis malliberigitaj de la reĝo Orduño ĉar ili ne partoprenis kun leonanoj kaj navaranoj en la Batalo de Valdejunquera, kio indikas kunvivadon inter maŭroj kaj kristanoj en tiu valo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti