Valle de las Navas

(Alidirektita el Valle de las Navas (Burgos))

Valle de las Navas [BAlje delasNAbas] estas municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Valle de las Navas estas etimologie komprenebla kiel Valo de la Altebenaĵoj.

Valle de las Navas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09591
Demografio
Loĝantaro 544  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 3° 38′ U (mapo)42.454722222222-3.6366666666667Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 881 m [+]
Areo 112 km² (11 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de las Navas (Provinco Burgoso)
Valle de las Navas (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de las Navas
Valle de las Navas
Situo de Valle de las Navas
Valle de las Navas (Hispanio)
Valle de las Navas (Hispanio)
DEC
Valle de las Navas
Valle de las Navas
Situo de Valle de las Navas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de las Navas [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
Robredo-Temiño.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 111,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 530 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (fakte 100 el la 1980-aj jaroj), kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 21 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estis formita en 1970 per la kunigo de la loĝlokoj Rioseras (municipa ĉefurbo), Tobes y Rahedo, Melgosa, Robredo-Temiño (en la foto de la tabelo), Riocerezo, Temiño kaj Celada de la Torre.

La areo estas natura limo inter la basenoj de Douro kaj Ebro, kaj havas montaron kun altaĵoj proksimaj al 1050 m. La montaro dividas la municipan teritorion kaj elstaras pro granda biodiverseco: kverkoj, kapreoloj, aproj, gipoj, agloj... La pejzaĝo varias el la zonoj de kultivo de cerealoj sude, ĝis la bela kaj pitoreskaj dezerta pejzaĝo ĉe Tobes y Rahedo kaj Melgosa.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe ankaŭ sunfloroj, En Tobes estas ŝtonminejo.

Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de Robredo-Temiño, la ruinoj de San Saturnino de Rioseras kaj la preĝejo de Sankta Mikaelo de Tobes y Rahedo.

Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti