Valderrábano

(Alidirektita el Valles de Valdavia)

Valderrábano [baldeRAbano] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Valderrábano povas esti komprenata etimologie kiel Vala de rafanoj.

Valderrábano
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34473
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 4° 39′ U (mapo)42.605833333333-4.6547222222222Koordinatoj: 42° 36′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 975 m [+]
Areo 28,81 km² (2 881 ha) [+]
Valderrábano (Provinco Palencio)
Valderrábano (Provinco Palencio)
DEC
Valderrábano
Valderrábano
Situo de Valderrábano
Valderrábano (Hispanio)
Valderrábano (Hispanio)
DEC
Valderrábano
Valderrábano
Situo de Valderrábano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valderrábano [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Sankta Cecilia.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 48 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 77 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ loĝlokojn Mazuelas (nun senhoma), Osezuela (nun senhoma) kaj Valles de Valdavia.

Historio redakti

Oni trovis laborilon el Bronzepoko, nun en la Muzeo de Palencio. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. El tiu epoko restaĵoj de gvatoturo El Torrejón kaj ebla nekropolo en Garitas. Ozuela aŭ Osezuela estas citita en la registro Becerro de las Behetrías de Castilla de mezo de la 14-a jarcento. En Mazuelas, nuna bieno, estas ruinoj de ermitejo de San Pelayo, kies pordego montras restaĵojn de rura praromaniko, datebla je fino de la 12-a jarcento, eble mezepoka setlejo de mozaraba deveno. Kelkaj historiistoj indikas por Valderrábano la naskolokon de fama vihuelisto de la 16-a jarcento Enríquez de Valderrábano.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj kaj enboteligo de akvo. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Cecilia.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti