La Vallotti-agordo estas malegale ŝvebanta temperado de klavarinstrumento, nomata laŭ Francesco Antonio Vallotti. Nuntempe ĝi estas la plej disvastigita agordo sur la kampo de la historiema koncertado.

Karakteristiko redakti

Al la karakteristiko de la Vallotti-agordo kontribuas preskaŭ nature puraj grandaj tercioj en la simplaj tonaloj (precipe F maĵora, C maĵora kaj G maĵora). Pitagoraj grandtercioj ĝi uzas en la foraj tonaloj Bb maĵora , F# maĵora kaj C# maĵora . La temperitaj kvintoj de la Vallotti-agordo estas pli proksima ĉe la moderna temperata kvinto (la Vallotti-kvinto estas nur du Cendojn pli mallarĝa) ol ĉe la meztona kvinto. La grandtercioj de la transiraj tonaloj D maĵora , A maĵora , E maĵora samkiel Bb maĵora, Eb maĵora kaj Ab maĵora alproksimiĝas al la moderna temperado.

Agordo redakti

La agordosistemo de Vallotti konsistas el ses kvintoj temperataj je 1/6 komo de 698 Cendoj (F-C-G-D-A-E-B) kaj el ses pitagoraj kvintoj, kiuj egalas 702 Cendojn (B-F#-C#-G#/Ab-Eb-Bb-F).

La grando de la grandtercioj (kompare la nature puran tercion: 386 Cendojn) sumiĝas je: F-A, C-E, G-B 392 Cendojn; Bb-D, D-F#, 396 Cendojn; Eb-G, A-C# 400 Cendojn (samas la temperitan grandan tercion!); E-G#, Ab-C 404 Cendojn, B-D#, F#-A#, C#-E# 408 Cendojn.

La Cendo-valoroj estas

tono Cendo-valorojn
C 0
C# 94
D 196
Eb 298
E 392
F 502
F# 592
G 698
G# 796
A 894
Bb 1000
B 1090
C 1200

Traktaĵoj redakti

  • Francesco Antonio Vallotti: Trattato delle musica moderna. 1770.
  • Francesco Antonio Vallotti: Della Scienza Teoretica e Prattica della Moderna Musica. Padua, 1779, 1950.

Literaturo redakti

  • Mark Lindley: La «pratica ben regolata» di Francesco Antonio Vallotti. In: Rivista Italiana di Musicologia, 1980.
  • Carl Sloane: The Vallotti Tuning. In: Continuo, May 1985

Eksteraj ligiloj redakti