Valona lingvo

La Valona, (ISO-kodoj ISO 639-2: wln kaj 639-1 : wa) estas latinida lingvo parolata en Valonio, en la nordo de Francio en partoj de Luksemburgo kaj en centrorienta kantono de la subŝtato Wisconsin. Ĝi apartenas al la lingvoj de oïl, kies plej eminenta membro estas la franca lingvo, sed la valona ne estu konfuzita kun la Belga Franca, kiu malsamas de la Franca parolata en Francio sole en iuj negravaj punktoj de vortenhavo, ortografio kaj prononco. En Valonio la valona lingvo estas oficiala rekonita kiel regiona lingvo.

Valona lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Lingvoj de oïl
Parolantoj 600 000
Skribo latina alfabeto
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 wa
  ISO 639-3 wln
  Glottolog wall1255
Angla nomo Walloon
Franca nomo wallon
vdr

Regiono redakti

 
la Lingvoj de oïl en mapa prezento, la valona supre dekstre malhelverde

La valona estas aŭ estis parolata ne nur en Valonio, sed ankaŭ en la jenaj regionoj:

Dialektoj redakti

La valona lingvo dispartiĝas en kvar dialektoj:

Aspekto redakti

Lingvofamilio redakti

La valona distingas sin de aliaj lingvoj de oïl ĉar ĝi estas pli proksime al la Latina lingvo, sed aliflanke ricevis plej fortan influon de la ĝermanidaj lingvoj. Tion oni rimarkas en ĝia fonetiko, ĝia leksikono kaj ĝia gramatiko. La valona fonetiko estas eksterordinare konservativa: ĝi ne ŝanĝiĝis depost la Mezepoko.

Fonetiko kaj fonologio redakti

  • La latinaj [ka] kaj [g + e, i, a] donis al la valona afrikataj fonemoj literumitaj "tch" [ĉ] kaj "dj" [ĝ]: vatche (bovino), djambe (kruro).
  • La latina [s] restis (dum en la franca ĝi ofte malaperis kaj iĝis ^): spene (dorno), fistu (pajlo), mwaîsse (mastro, komparu kun la franca maître), fiesse (festo, komparu kun la franca fête), chaestea (kastelo, france château),…
  • Voĉaj konsonantoj fine de vortoj iĝas ĉiam senvoĉaj: rodje (ruĝa) estas prononcata ĝuste kiel rotche (roko).
  • Nazalaj vokaloj povas esti sekvataj de nazalaj konsonantoj, kiel en djonne (juna), crinme (kremo), mannet (malpura), ktp.
  • La vokala longo havas fonologian valoron. Ĝi ebligas distingi inter ekz. cu (pugo) kaj (kuirita), i l' hosse (li lulas ŝin) kaj i l' hôsse (li pliigas ĝin), messe (amaso) kaj mêsse (mastro) ktp.

Morfologio redakti

  • La pluralaj virinaj adjektivoj antaŭ substantivo ricevas neemfazitan finaĵon "-ès" (krom en la suda dialekto): komparu li djaene foye (la flava folio) kaj les djaenès foyes (la flavaj folioj).
  • Mankas seksa diferenco en inter la difinita artikolo kaj la poseda pronomo (krom en la suda dialekto): komparu valone li vweteure (la aŭto, ina) kaj li cir (la ĉielo, maskla) kun la francaj la voiture sed le ciel; La valona havas si coir (lian/ŝian korpo, maskla) kaj si finiesse (lia/ŝia fenestro, ina) dum la franca havas son corps sed sa fenêtre.

Vortaro redakti

Kiel dirite supre, la valona restis pli proksima al la latina ol la aliaj lingvoj de la oïl-familio. Tion oni vidas ankaŭ en la vortaro, ekz. la valona dispierter (vekiĝi) ekzistas en la hispana despertar (sama signifo) aŭ kaj la rumana destepta (sama signifo), sed la franca ne havas tian formon. Sed la plej frapa eco estas la kvanto de pruntaĵoj el ĝermanidaj lingvoj (nederlanda, brabanta, germana, limburga): komparu la valonan flåwe al la hodiaŭa nederlanda flauw (malforta), la valonan dringuele (poŝmomo) kun la germana Trinkgeld, la valonan crole (buklo) kun la brabanta krol), la valonan spiter kun la brabanta spieken, la germana spützen aŭ la nederlanda spuwen), li sprewe (sturno) kun la nederlanda spreeuw.

Sintakso redakti

Ankaŭ la sintakso estas pli ĝermaneca ol tiu de la franca lingvo. La adjektivo troviĝas ofte antaŭ la substantivo: komparu la valonan on foirt ome (forta viro) kun la franca un homme fort (viro forta); ene blanke måjhon (blanka domo) kaj la franca une maison blanche (domo blanka). La konstruo Cwè çki c'est di ça po ene fleur? (kia estas ĉi tiu floro?) povas esti komparata vorton post vorto kun la germana Was ist das für eine Blume?, nederlanda Wat is dat voor een bloem? kaj la norvega Kva er det for ein blome?

Ortografio redakti

La valona lingvo ne konas la duoblan akcenton (nomitan accent circonflexe en la franca), kiu normale anstataŭas iun malnovan "s" (ekz. château de castellum). En la valona la "s" restis kiel en test (france: tête), best (france: bête), maistr (france: maître) ktp.[1]

 

Literaturo redakti

La unuaj literaturaj tekstoj en la valona datumas de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Nu citu la kantojn de Hazert (kies vera nomo estis Mousset), la burleskajn operojn de Simon de Harlez, Cartier, Odon Fabry, Vivario kaj Hénault. En la 19-a jarcento kelkaj poetoj verkis valone, kiel Charles-Nicolas Simonon, Charles Duvivier kaj Nicolas Defrêcheux, kaj la teatra verkisto Edouard Remouchamps[2].

Esperanto redakti

En Esperanto aperis la antologio Valonaj poetoj: Antologieto, eldonis Editions du Furet, 1993.

Specimeno: la Patro Nia redakti

Vos, nosse Pere k' est la hôt,
Ki vosse no soeye beni cint côps.
Ki l' djoû vegne k' on vs ricnoxhe come mwaisse.
K' on vs schoûte sol tere come å cir.
Dinez nos ådjourdu li pwin po nosse djournêye.
Fijhoz ene croes so tos nos petchîs
Come nos l' fijhans eto so les petchîs dås ôtes.
Ni nos leyîz nén tchair dins l' eveye di må fé
Mins tchessîz li må lon erî di nozôtes.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Belga Antologio, valona parto, p. 19.
  2. Belga Antologio, valona parto, p. 18.