Valoria la Buena [baLOrja laBŬEna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Valoria la Buena estas etimologie komprenebla kiel Ora Urbo la Bona (vidu sube).

Valoria la Buena
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 704  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 4° 32′ U (mapo)41.8-4.5319444444444Koordinatoj: 41° 48′ N, 4° 32′ U (mapo) [+]
Alto 726 m [+]
Areo 43,22 km² (4 322 ha) [+]
Valoria la Buena (Provinco Valadolido)
Valoria la Buena (Provinco Valadolido)
DEC
Valoria la Buena
Valoria la Buena
Situo de Valoria la Buena
Valoria la Buena (Hispanio)
Valoria la Buena (Hispanio)
DEC
Valoria la Buena
Valoria la Buena
Situo de Valoria la Buena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valoria la Buena [+]
vdr
Valoria la Buena en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
La preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 43,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 678 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 30 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Ciguñuela, Zaratán, Valadolido kaj Simanko. Ĝia municipa teritorio estas trapasata oriente de la rivero Pisuerga.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Frua referenco en la 14-a jarcento jam registris nomon Valoria la Buena, de la latina Vall-Aurea, tio estas, ora valo, kun la signifo Vilaĝo de la bona valo.

En 1630 oni kreis la Vicgraflandon de Valoria la Buena, kies titolo estis uzita de la familio González de Mendoza, kies blazono estis adoptita de la municipo kun la moto Ave Maria, gratia plena.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, de novklasika stilo konstruigita de Manuel Godoy, la Ermitejo de la Kristo de la Espero kaj la Palaco de la Vicgrafoj. De nuntempa epoko estas la Muzeo de la Kruĉo kaj la Ekspoziciejo Gabino Gaona.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti