Mombuey estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio. Mombuey estas etimologie tradukebla al Monto de bovo.

Mombuey
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 396  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 6° 20′ U (mapo)42.0240748-6.3289988Koordinatoj: 42° 1′ N, 6° 20′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 39,11 km² (3 911 ha) [+]
Mombuey (Provinco Zamoro)
Mombuey (Provinco Zamoro)
DEC
Mombuey
Mombuey
Situo de Mombuey
Mombuey (Hispanio)
Mombuey (Hispanio)
DEC
Mombuey
Mombuey
Situo de Mombuey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mombuey, Zamora [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Fresno de la Carballeda, Mombuey kaj Valparaíso, okupas totalan areon de 39,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 407 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 90 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Manzanal de los Infantes, Rionegro del Puente, Cernadilla, Manzanal de Arriba kaj Villardeciervos.

Estas prahistoriaj restaĵoj. La plej antikva dokumentita mencio estas de 1161 en atribuo de la loĝloko al la Monaĥejo de San Martín de Castañeda. Poste ĝi apartenis al Templanoj kiuj eble portis la loknomon al reloĝado de Valencia del Mombuey en la aktuala Provinco Badajoz. Poste apartenis al diversaj nobelaj familioj. Kiel bazarurbo ĝi iĝis zoncentro en la 18-a jarcento.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado (cervoj, aproj), somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti