La Valvis-dorso (el la nederlanda, afrikansa Walvis- [valvis] ceta, balena) estas kruta mezoceana dorso en la Suda Atlantiko kun longo de ĉ. 3000 kilometroj. La dorso etendiĝas el akvoprofundo de 5.000 m multloke je malpli ol 200 m sub la akvosurfaco. Ĝi situas inter la bordoj de sudokcidenta Afriko (Valvis-golfo, Namibio) kaj la vulkana insularo Tristan da Cunha, kie ĝi ligiĝas al la Mezatlantika dorso.

Topografio de Valvis-dorso