Van Morrison

George Ivan Morrison OBI (naskiĝis la 31an de aŭgusto 1945) estas kantisto-kantoverkisto, instrumentisto kaj diskoproduktoro de Norda Irlando. En 2016, li estis kavalirigita pro sia servo al la muzikindustrio kaj al turismo en Norda Irlando.[1][2]

Van Morrison
Persona informo
Naskonomo George Ivan Morrison
Aliaj nomoj Van Morrison
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1945 (1945-08-31) (78-jaraĝa)
en Belfasto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Elmgrove Primary School
Familio
Edz(in)o Michelle Rocca
Infano Shana Morrison
Okupo
Okupo gitaristo • poeto • komponistomuzikistokantistopianistokantoverkistomuzikproduktistokantaŭtoro • diskografa artisto • saksofonisto
TTT
Retejo http://www.vanmorrison.com
vdr

Konata kiel "Van the Man"[3] li startigis sian profesian karieron kiam, estante dekjarulo en la finaj 1950-aj jaroj, li ludis varion de instrumentoj kiel gitaro, buŝharmoniko, klavaro kaj saksofono por diversaj irlandaj dancobandoj, per la prezento de la tiamaj popularaj sukcesoj. Van Morrison stariĝis meze de la 1960-aj jaroj kiel la ĉefkantisto de la nordirlanda ritmenblusa bando Them, kun kiu li registris la garaĝbandan klasikan "Gloria". Lia soloa kariero komenciĝis per la sukces-orientita gvidado fare de Bert Berns kun la publikigo de la sukcesa unuopaĵo "Brown Eyed Girl" en 1967. Post la morto de Berns, Warner Bros. Records aĉetis lian kontrakton kaj ebligis al li tri sesiojn por registri Astral Weeks (1968).[4] Kvankam tiu albumo laŭgrade atingis bonan kritikon, ĝi vendiĝis malbone.

Moondance (1970) establis Morrison kiel ĉefa artisto,[5] kaj li konstruis sian reputacion tra la 1970-aj jaroj pere de serio de bone ricevitaj albumoj kaj koncertoj. Li plue registras kaj turneas, produktante albumojn kaj koncertojn, kiuj bone vendiĝis kaj estas ĝenerale varme ricevataj, foje kunlaborante kun aliaj artistoj, kiel Georgie Fame kaj The Chieftains.

Multo de la muziko de Morrison estas strukturita ĉirkaŭ la konvencioj de soulo kaj ritmenbluso, kiel ĉe la popularaj unuopaĵoj "Brown Eyed Girl", "Jackie Wilson Said (I'm in Heaven When You Smile)", "Domino" kaj "Wild Night". Simila parto de lia katalogo konsistas el etendaj, izolaj konektitaj, spirite inspiritaj muzikaĵoj, kiuj montras la influon de kelta tradicio, ĵazo kaj la rakontmaniero de la konscifluo, kiel ĉe la albumo Astral Weeks kaj ĉe la pli malbone konataj Veedon Fleece kaj Common One.[6][7] Ambaŭ produktaĵoj kune estas foje referencataj kiel "kelta soulo".[8] Li ricevis du premiojn Grammy,[9] la premiojn Brit Award for Outstanding Contribution to Music de 1994, la Americana Music Lifetimetime Achievement Award for Songwriting de 2017 kaj estis metita kaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kaj en la Kantoverkista Famulejo.

Diskaro redakti

  • Blowin' Your Mind! (1967)
  • Astral Weeks (1968)
  • Moondance (1970)
  • His Band and the Street Choir (1970)
  • Tupelo Honey (1971)
  • Saint Dominic's Preview (1972)
  • Hard Nose the Highway (1973)
  • Veedon Fleece (1974)
  • A Period of Transition (1977)
  • Wavelength (1978)
  • Into the Music (1979)
  • Common One (1980)
  • Beautiful Vision (1982)
  • Inarticulate Speech of the Heart (1983)
  • A Sense of Wonder (1985)
  • No Guru, No Method, No Teacher (1986)
  • Poetic Champions Compose (1987)
  • Irish Heartbeat (1988)
  • Avalon Sunset (1989)
  • Enlightenment (1990)
  • Hymns to the Silence (1991)
  • Too Long in Exile (1993)
  • Days Like This (1995)
  • How Long Has This Been Going On (1995)
  • Tell Me Something: The Songs of Mose Allison (1996)
  • The Healing Game (1997)
  • Back on Top (1999)
  • You Win Again (2000)
  • Down the Road (2002)
  • What's Wrong with This Picture? (2003)
  • Magic Time (2005)
  • Pay the Devil (2006)
  • Keep It Simple (2008)
  • Born to Sing: No Plan B (2012)
  • Duets: Re-working the Catalogue (2015)
  • Keep Me Singing (2016)
  • Roll with the Punches (2017)
  • Versatile (2017)
  • You're Driving Me Crazy (2018)

Notoj redakti

  1. Rayner, Gordon (13a de junio 2015). "Queen's Birthday Honours: Van Morrison knighted". The Daily Telegraph. Telegraph Media Group. Alirita la 15an de julio 2018.
  2. "The Queen's Birthday Honours 2015". GOV.UK. Alirita la 15an de julio 2018.
  3. "Van la Homo" kaj ankaŭ eĉ "Kamioneto la Homo"
  4. Turner (1993). paĝoj 86–90
  5. Eskow, Gary (1a de aprilo 2005). "Classic Tracks: Van Morrison's Moondance". mixonline.com. Arkivita el la originalo en 19a de aprilo 2005. Alirita la 15an de julio 2018.
  6. "SHOF: Van Morrison biography". songwritersshalloffame.org. Arkivita el la originalo en 7a de junio 2011. [1] Alirita la 15an de julio 2018.
  7. Ballon, John (28a de decembro 2008). "Musthear review: Veedon Fleece". musthear.com. Arkivita el la originalo en 30a de majo 2001. Alirita la 15an de julio 2018.
  8. Light, Alan (13a de novembro 2006). "The All-Time 100 Albums". TIME. Alirita la 15an de julio 2018.
  9. "Artist: Van Morrison". Grammy.com. Alirita la 15an de julio 2018.

Bibliografio redakti

  • Collis, John (1996). Inarticulate Speech of the Heart, Little Brown and Company, ISBN 0-306-80811-0
  • Hage, Erik (2009). The Words and Music of Van Morrison, Praeger Publishers, ISBN 978-0-313-35862-3
  • Heylin, Clinton (2003). Can You Feel the Silence? Van Morrison: A New Biography, Chicago Review Press, ISBN 1-55652-542-7
  • Hinton, Brian (1997). Celtic Crossroads: The Art of Van Morrison, Sanctuary, ISBN 1-86074-169-X
  • Marcus, Greil. 1992. "Van Morrison." In: The Rolling Stone Illustrated History of Rock & Roll. Anthony DeCurtis and James Henke, with Holly George-Warren, eds. (original ed. Jim Miller): pp442–447. New York: Random House, ISBN 978-0-679-73728-5
  • Marcus, Greil (2010). When That Rough God Goes Riding: Listening to Van Morrison, Public Affairs, ISBN 978-1-58648-821-5
  • Moon, Tom (2008). 1,000 Recordings to Hear Before You Die, Workman Publishing Company, ISBN 978-0-7611-3963-8
  • Rogan, Johnny (2006). Van Morrison: No Surrender, London: Vintage Books ISBN 978-0-09-943183-1
  • Rosenthal, Elizabeth. (2001) His Song: The Musical Journey of Elton John, Billboard Books, ISBN 0-8230-8893-6
  • "The Immortals: The First Fifty". Rolling Stone Issue 946.
  • Turner, Steve (1993). Van Morrison: Too Late to Stop Now, Viking Penguin, ISBN 0-670-85147-7
  • "Van Morrison". Peter Wolfe. Rolling Stone Issue 946.
  • Yorke, Ritchie (1975). Into The Music, London: Charisma Books, ISBN 0-85947-013-X